Fina solvo de juda demando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
==Historio==
La nocio en la nuna senco aperis unuafoje ĉe [[Hermann Göring]], en letero al [[Reinhard Heydrich]], la 31-an de julio 1941. Post [[invado en Pollandon|atako de Germanio al Pollando]] la 1-an de septembro 1939 (Fall Weiss), kaj poste la 22-an de junio 1941 al [[Sovetunio]] ([[Operaco Barbaroso]]) sub la germana [[okupado]] ektroviĝis multe da personoj juddevenaj. Decidojn pri la teknikaj detaloj estis priparolitaj dum la [[Wannsee-konferenco]], la 20-an de januaro 1942.
Kunvenis en la konferenco 15 altrangaj funkciuloj de [[Nazia Germanio]] en vilao borde de la lago ''[[Großer Wannsee]]'' en la sudokcidento de [[Berlino]], por detale organizi la [[Holokaŭsto]]n, do la amasmurdon de la eŭropaj [[judo]]j kaj certigi pri tio la kunlaboron de ĉiuj naziaj instancoj. Gvidanto de la konferenco estis la [[Schutzstaffel]]-"ĉefgrupgvidanto" [[Reinhard Heydrich]].

La finan solvon oni realigis antaŭ ĉio pere de speciale establitaj [[ekstermejo]]j, komencante de la [[masakro]] en [[Kamjanec-Podilskij]], kie dum du tagoj aŭguste 1941 oni murdis 23 600 judojn. En la [[dua mondmilito]] germanaj nazioj kaj iliaj [[kunlaborismo|kunlaboristoj]] murdis 5-6 milionojn de eŭropaj [[judoj]].
 
Precipa celo de la konferenco kontraŭe al vaste disvastiĝinta opinio ne estis decidi la [[Holokaŭsto]]n - tiu decido per la amasmurdoj de judoj en la nazie okupitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo dum la jaro [[1941]] fakte jam ekzistis ekde pluraj monatoj - sed fundamente organizi kaj kunordigi la deportadon de la tuta juda loĝantaro de Eŭropo por amasmurdado al murdejoj en Orienta Eŭropo. La partoprenantoj decidis pri la temposkemo por la plua amasmortigadoj.
 
Reinhard Heidrich kaj lia oficejo la [[31-an de julio]] [[1941]] ricevis la ordonon kunordigi la "finan solvon de la juda demando". Sekve la naziisto decembre de 1941 invitis al la strikte sekreta konferenco. Partoprenis ok gvidantoj de diversaj ministerioj kaj ses policaj gvidantoj de la ŝtata polico, la nazia sekreta polico [[Gestapo]] kaj la nazia organizaĵo [[Schutzstaffel]] (SS). Protokolanto estis la SS-gvidanto [[Adolf Eichmann]], la respondeculo por "judaj aferoj" en la oficejo de Heydrich.
 
La nomo "Wannsee-konferenco" kreiĝis nur post la [[Dua Mondmilito]]. La vilao ĉe la berlina lago, konstruita dum la jaroj 1914 kaj 1915, post la milito iĝis memorejo pri la [[Holokaŭsto]].
 
== Vidu ankaŭ ==