Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 136:
 
=== Majenca provincurbo ===
Antaŭ la fino de la 15-a jc estis la kulmino de la urbo, poste Erfurto perdis politike kaj ekonomie memstarecon. En 1525 ĉ. 4000 kamparanoj detruis ene de la urbomuroj signoj kaj objektoj de majenca regado. Formiĝas komitato kiu formulis 28 artikolojn kaj "Porĉiama konsilio". La 6-an de junio establitis la malnova ordo, la partoprenintoj devis pagi monpunon kaj kvar gvidintoj ekzekutitis. En 1528 [[Hans Römer]] kaj aliaj eksaj kunbatalintoj de [[Thomas Müntzer]] intencis establi en la urbo regadon da [[Anabaptismo|rebaptantoj]]. Pro la kontrakto de [[Hammelburg]] de 1530 la majencanoj ricevis reparaciojn fare de la urbo kaj la distribuo de la urbaj preĝejoj laŭ la konfesio estas determinita. La katolikoj ricevis sume 8 kirkojn. En 1597 mortis dum pestepidemio 7.765 homoj, triono de la loĝantaro. La [[Tridekjara milito]] helpis la iompostioman perdon de memstareco. En 1664 la majenca ĉefepiskopo [[Johann Philipp von Schönborn]] subigis Erfurton, kiu iĝis majenca provincurbo, gvidata de guberniestro. Simboloj de majenca regado estis la [[Petersberg (Erfurt)|Citadelo Petersberg]] kaj barokaj reprezentaj konstruaĵoj kiel la [[Anger-muzeo (Erfurt)|Pakaĵ- kaj pesilkorto]] kaj la [[Majenca guberniestrejo (Erfurt)|Guberniestrejo]]. La plej gravaj inter la guberniestroj estis la posta unua princo de la [[Rejna Federacio|Rejna Alianco]] [[Karl Theodor von Dalberg]]. Li igis Erfurton al kulturcentro najbara al [[Weimar]] kaj sukcesis interesigi Goethe, Schiller, Herder, Wieland kaj [[Alexander von Humboldt|Humboldt]]. Dum la tiranado de [[Napoleono Bonaparte]] kreitis la t.n. ''[[Princlando Erfurto]]''.
 
=== La 19-a jarcento ĝis 1871 ===