Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Misfamigo de Esperanto: +Stratenschulte 2010
Etikedo: redakto de fonto je 2017
→‎Eraroj kaj mitoj pri Esperanto: +Lammert, 2017; redaktetoj
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 484:
:Same la germana semajna gazeto "Die Zeit" en 2008 asertis rilate al Esperanto: "Artefaritaj lingvoj ne vivas."<ref>"Kunstsprachen leben nicht." [http://web.archive.org/web/20080112145605/http://www.zeit.de/online/2008/02/bg-weltraetsel?6 Weltprojekte. Esperanto. 8-a de januaro 2008]</ref>
:Certe ekzistas multaj Esperanto-legendoj, sed en 1956 [[John Ronald Reuel Tolkien|J. R. R. Tolkien]] notis en skizo de letero, ke la planlingvoj "[[Volapük]], Esperanto, [[Ido]], [[Novial]]" "estas mortaj", "ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis iujn Esperanto-legendojn"<ref>"Volapük, Esperanto, Ido, Novial {{tripunkto}} are dead, far deader than ancient unused languages, because their authors never invented any Esperanto legends". (Volapük, Esperanto, Ido, Novial {{tripunkto}} estas mortaj, multe pli mortaj ol malnovaj neuzataj lingvoj, ĉar iliaj aŭtoroj neniam inventis iujn Esperanto-legendojn.) J.R.R. Tolkien en skizo de letero eble neniam sendita, cit. laŭ [http://www.economist.com/blogs/prospero/2013/09/esperanto-0 The Economist], 26-a de sept. 2013. </ref>. La vortumo "Esperanto-legendoj" ankaŭ pri la aŭtoroj de Volapük, Ido kaj Novial montras, ke Tolkien ne tre pripensis la frazon... Tolkien ĉi tie krome neglektas, ke ĉe vivanta lingvo kiel Esperanto ne nur la inventinto povas krei legendojn, sed ankaŭ ĉiuj parolantoj kaj aŭtoroj de la lingvo; cetere oni povas bone argumenti, ke intertempe kreiĝis Esperanto-legendoj. Oni konsciu, ke Tolkien fakte estis Esperanto-parolanto; li lernis Esperanton en 1907, verkis en ĝi en 1909 kaj en 1931 kaj 1932 favore skribis pri ĝi<ref>Pluraj fontoj en la [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=John_Ronald_Reuel_Tolkien&oldid=6100141#Tolkien.2C_Esperanto_kaj_E.C5.ADropo vikipedia artikolo pri Tolkien]</ref> - faktoj malmulte konataj.
:La germana politikisto [[:de:Norbert Lammert|Norbert Lammert]], inter 2005 kaj 2017 prezidanto de la germana parlamento, parolis en radia intervjuo pri la "provo meti artefaritan lingvon anstataŭ vivaj, historie kreskintaj lingvoj"<ref>[https://www.ndr.de/kultur/Norbert-Lammert-ueber-die-deutsche-Sprache,journal1068.html "Der Versuch, eine Kunstsprache anstelle lebendiger, historisch gewachsener Sprachen zu setzen, ist trotz erheblicher Anstrengungen jämmerlich gescheitert."] (...)</ref>. Videblas pluraj eraroj: Estas neniu dubo, ke Esperanto estas viva lingvo kaj ke ĝi havas historian evoluon ekde 1887. Estas ankaŭ klare, ke nenies celo hodiaŭ estas meti Esperanton anstataŭ aliaj lingvoj, kiel evidente multaj homoj kredas. Lammert krome ne atingis simpation inter Esperanto-parolantoj, ĉar li asertis, ke tiu provo "mizere" malsukcesis...
* '''Disvastiĝanta lingvo.''' Indas distingi inter Esperanto kiel lingvo de parolkomunumo kaj kiel projekto por ĝenerala tutmonda lingvo (pri ambaŭ aferoj homoj parolas uzante mallonge la vorton "Esperanto"). Pri la projekto multaj supozas, ke ĝia realigo ne plu havas ŝancon. Aliflanke la lingva komunumo evidente disvastiĝas tutmonde kaj la ofertoj en Esperanto kreskas. Tamen Tim Richards asertis en The Sidney Morning Herald, en 2015: "Mi ne konsciis pri tio, kiam mi estis juna, sed la lingvo de la estonteco jam tiam glitis en la pasintecon". "Same kiel ĉefaj lingvoj kiel la franca malkreskis kiel internaciaj konkurantoj de la angla, tiel neeviteble faris Esperanto".<ref>"I didn’t realise it when I was young, but the language of the future was even then slipping into the past." (Mi ne konsciis pri tio, kiam mi estis juna, sed la lingvo de la estonteco jam tiam glitis en la pasintecon.) As "major languages such as French declined as an international competitor to English, so inevitably did Esperanto." (Kiel ĉefaj lingvoj kiel la franca malkreskis kiel internaciaj konkurantoj de la angla, tiel neeviteble faris Esperanto.) Tim Richards. [http://www.smh.com.au/entertainment/postcard-from-the-home-of-esperanto-a-language-whose-time-never-came-20150816-giyuba.html#ixzz3ysT3QVxE Postcard from the home of Esperanto, a language whose time never came.] The Sidney Morning Herald, 2015-08-21</ref> Tim Richards poste detaligis en Google+, ke li deziris klarigi, ke neniu nuntempe atendas, ke Esperanto fariĝos la internacia ''[[lingua franca]]''<ref>"I know it's still out there. But no one nowadays expects it to become the international lingua franca; that's the point I was trying to make. A lot of young people I mention it to have never heard of it, which wasn’t so much the case when I was young." [//plus.google.com/+TimRichards/posts/UtEPMR4dc5i Tim Richards, Google+], iom post 2015-08-21</ref>.
:Neniu ĝis nun montris validan statistikon, ke antaŭ la dua mondmilito estus pli da faktaj Esperanto-parolantoj aŭ pli da kultura produktado en Esperanto; estas tre verŝajne, ke hodiaŭ vivas multe pli da fluaj parolantoj de Esperanto. Krome hodiaŭ Esperanto disvastiĝas tutmonde kaj organiziĝas renkontiĝoj en plurdekoj da landoj. Tamen Tim Richards asertis en 'The Sidney Morning Herald', en 2015: "La brila periodo" de Esperanto "estis la unua duono de la 20-a jarcento, kiam ĝi gajnis parolantojn ĉirkaŭ la terglobo kaj organiziĝis regulaj internaciaj kongresoj."<ref>"The heyday of this artificial language, with its simplified grammar and pan-European vocabulary, was the first half of the 20th century, as it gained speakers around the globe and held regular international congresses." Tim Richards. [http://www.smh.com.au/entertainment/postcard-from-the-home-of-esperanto-a-language-whose-time-never-came-20150816-giyuba.html Postcard from the home of Esperanto, a language whose time never came.] The Sidney Morning Herald, 21-a de aŭg. 2015</ref>
:Iom ŝancelas ŝajne [[arte]]. Unuflanke oni asertas, ke Esperanto estas "hodiaŭ kvazaŭ ne plu parolata". Aliflanke ĝi atentigas, ke "ĝi estas instruata kaj uzata en multe pli da lokoj en Eŭropo ol oni pensas"<ref>"L’esperanto avait vocation à devenir la langue de l’Europe unie, mais il n’est quasiment plus parlé aujourd’hui. Cela dit, il est enseigné et utilisé dans bien plus d’endroits d’Europe qu’on ne le pense." (Esperanto estis destinita por fariĝi la lingvo de la unuiĝinta Eŭropo, sed ĝi kvazaŭ ne plu estas parolata hodiaŭ. Dirinte tion, ĝi estas instruata kaj uzata en multe pli da lokoj en Eŭropo ol oni pensas.) [http://info.arte.tv/fr/quelle-sera-demain-la-langue-de-leurope#Belgique arte:Quelle sera demain la langue de l'Europe?] 2015-06-03</ref>.
Linio 492 ⟶ 493:
:Estas evidente ke kun Esperanto formiĝis tutmonda lingvo-komunumo, kiu regule uzas la lingvon kaj kreas kulturaĵojn en ĝi. Tion ŝajne ne sciis [https://en.wikipedia.org/wiki/Eugene_Nida Eugene Nida], konata usona tradukosciencisto, kiu asertis en 1997, ke la vera problemo de Esperanto estus ĝia manko de kultura komunumo por subteni ĝin. Li substrekas, evidente en la supozo, ke tio ĉe Esperanto mankas, ke lingvo estas "interaktiva fenomeno, kiu bezonas konstantan partoprenon de membroj de lingvo-kulturo" - ĝuste tion Esperanto havas<ref>"[http://www.albaglobal.com/article533.html But the real liability in Esperanto is its lack of a culture to support it.] A language is always an integral part of a culture: one of its most distinguishing features, a model of corresponding cultural concepts, and the indispensable means of transmission of a culture from one generation to another. Language is an interactive phenomenon that requires constant participation by members of a language-culture." Eugene A Nida. Translators' Confrontations with False Ideas about Language, p. 188, en: T&T, Terminologie et traduction, 2.1997, p. 185-189</ref>.
:Tute ĝenerale la [[Eŭropa Komisiono]] asertis en 2005 (eble ĝeneraligante iujn projektojn de planlingvoj, kiuj kontraste al Esperanto estu pure teknikaj kaj sen kulturo): "Artefaritaj lingvoj" "laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn"<ref>"Das Verstehen anderer Kulturen wurzelt im Erlernen der entsprechenden Sprachen, die Ausdruck dieser Kulturen sind. Daher fördert die Kommission die Verwendung künstlicher Sprachen nicht, die per definitionem keine kulturellen Bezüge haben." (La kompreno de aliaj kulturoj radikas en la lernado de la koncernaj lingvoj, kiuj estas esprimilo de tiuj kulturoj. Pro tio la komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn.) [[Eŭropa Komisiono]], [http://www.europarl.europa.eu/meetdocs/2004_2009/documents/com/com_com%282005%290596_/com_com%282005%290596_de.pdf Eine neue Rahmenstrategie für Mehrsprachigkeit] (Nova kadra strategio por plurlingveco) KOM(2005) 596 endgültig, 22.11.2005</ref>.
:En diskuto pri longe vivonta lingvo [[Eleni Mitropoulou]], profesorino pri semiotiko en [[Limoges]], [[Francio]], menciis en 2015, ke lingvo devas ripozi sur kulturo. Laŭ ŝi "necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto" por kompreni la bezonon de kulturo. Ŝajne Mitropoulou konscias nek pri la daŭre kreskanta disvastiĝo de Esperanto kiel ĉiutage uzata lingvo nek pri la Esperanto-kulturo, kiu baziĝas je propra kultura kreado kaj je transpreno el multaj aliaj kulturoj<ref name="Mitropoulou">"À un moment, il était question de créer un langage universel, simplifié qui pourrait fonctionner sur le long terme." "C’est illusoire. Une langue, pour qu’elle vive, doit reposer sur une culture. Il n’y a qu’à voir l’échec de l’esperanto.» (Iumomente estis la demando, ĉu krei universalan lingvon, simpligitan, kiu povus funkcii longavide. Estas iluzio. Lingvo por ke ĝi vivu, devas ripozi sur kulturo. Necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto.) [[http://www.unilim.fr/ceres/wp-content/uploads/sites/22/2015/06/CV_Mitropoulou.pdf Eleni Mitropoulou]], professeur de sémiotique à l'université de Limoges. [http://www.slate.fr/story/110441/enfouissement-dechets-radioactifs-avertir-generations-futures Comment avertir les générations futures de l’enfouissement des déchets radioactifs?] slate.fr, 25.11.2015 (rigardita 2016-02-11)</ref>. Eraras tiuj kiuj pretendas ksperanto kun la literaturoj en "grandaj" lingvoj. Esperanto estas malplimulta fenomeno, kiun oni komparu kun ekzemple la romanĉa aŭ prefere kun diasporaj malplimultoj<ref>Georgio Silfer, ''Nia lingvo 130-jara : interlingva komparo'', La eta Heroldo, numero 6, 1a jarkolekto, aŭgustuo 2017.</ref>.
 
==== Kritiko ====
:En diskuto pri longe vivonta lingvo [[Eleni Mitropoulou]], profesorino pri semiotiko en [[Limoges]], [[Francio]], menciis en 2015, ke lingvo devas ripozi sur kulturo. Laŭ ŝi "necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto" por kompreni la bezonon de kulturo. Ŝajne Mitropoulou konscias nek pri la daŭre kreskanta disvastiĝo de Esperanto kiel ĉiutage uzata lingvo nek pri la Esperanto-kulturo, kiu baziĝas je propra kultura kreado kaj je transpreno el multaj aliaj kulturoj<ref name="Mitropoulou">"À un moment, il était question de créer un langage universel, simplifié qui pourrait fonctionner sur le long terme." "C’est illusoire. Une langue, pour qu’elle vive, doit reposer sur une culture. Il n’y a qu’à voir l’échec de l’esperanto.» (Iumomente estis la demando, ĉu krei universalan lingvon, simpligitan, kiu povus funkcii longavide. Estas iluzio. Lingvo por ke ĝi vivu, devas ripozi sur kulturo. Necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto.) Eleni Mitropoulou, professeur de sémiotique à l'université de Limoges. [http://www.slate.fr/story/110441/enfouissement-dechets-radioactifs-avertir-generations-futures Comment avertir les générations futures de l’enfouissement des déchets radioactifs?] slate.fr, 25.11.2015 (rigardita 2016-02-11)</ref>.
:Eraras tiuj kiuj pretendas komparon de Esperanto kun la literaturoj en "grandaj" lingvoj. Esperanto estas malplimulta fenomeno, kiun oni komparu kun ekzemple la romanĉa aŭ prefere kun diasporaj malplimultoj<ref>Georgio Silfer, ''Nia lingvo 130-jara : interlingva komparo'', La eta Heroldo, numero 6, 1a jarkolekto, aŭgustuo 2017.</ref>.
* '''Vortludoj kaj pluraj signifoj.''' Multaj Esperanto-vortoj havas plurajn sencojn, kun kiuj verkistoj kaj spertaj parolantoj ŝatas ludi. La vorton ''sentema'' oni povas ekzemple kompreni kiel ''sent-ema'' aŭ ''sen-tema''. Tamen [[Wolf Schneider]] asertis en 1994: "La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj"<ref name="Schneider"/>. Same la filozofihistoriisto [https://fr.wikipedia.org/wiki/Heinz_Wismann Heinz Wismann] asertas en 2016, ke estus "maleble fari vortludojn en Esperanto"<ref>"Les langues artificielles comme l’Esperanto et le globish restent dans le dénotatif. Un exemple très simple le prouve : il est impossible de faire des jeux de mots en Esperanto." [http://eurocite.eu/wp-content/uploads/2016/07/Interview-Heinz-Wismann.pdf Entretien avec Heinz Wismann]. Léa Nora. Identité(s) européenne(s). [http://www.eurocite.eu EuroCité] 11 juillet 2016 (rigardita 2018-02-26)</ref>.
* '''Denaskuloj.''' Esperanto estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska lingvo]] ekde 1904; dum la lastaj jardekoj la nombro de Esperanto-familioj multe kreskas. Tamen la [[Francio|franca]] Ministro de Nacia Edukado asertis plurfoje, interalie en 2014, ke Esperanto ne estas "denaska lingvo."<ref>"Or l'espéranto n'est ni une langue répondant à une forte demande des candidats et faisant l'objet d'un enseignement, ni une langue maternelle." (Esperanto estas nek lingvo respondanta al forta demando de la kandidatoj kaj estanta objekto de instruado nek denaska lingvo.) La franca Ministro de Nacia Edukado, en [http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-47869QE.htm respondo al parlamentano], Question N° 47869, 2014</ref>