Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
→‎Eraroj kaj mitoj pri Esperanto: Prof. Foster, Cincinnati, 2001
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 496:
* '''Vortludoj kaj pluraj signifoj.''' Multaj Esperanto-vortoj havas plurajn sencojn, kun kiuj verkistoj kaj spertaj parolantoj ŝatas ludi. La vorton ''sentema'' oni povas ekzemple kompreni kiel ''sent-ema'' aŭ ''sen-tema''. Tamen [[Wolf Schneider]] asertis en 1994: "La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj"<ref name="Schneider"/>. Same la filozofihistoriisto [https://fr.wikipedia.org/wiki/Heinz_Wismann Heinz Wismann] asertas en 2016, ke estus "maleble fari vortludojn en Esperanto"<ref>"Les langues artificielles comme l’Esperanto et le globish restent dans le dénotatif. Un exemple très simple le prouve : il est impossible de faire des jeux de mots en Esperanto." [http://eurocite.eu/wp-content/uploads/2016/07/Interview-Heinz-Wismann.pdf Entretien avec Heinz Wismann]. Léa Nora. Identité(s) européenne(s). [http://www.eurocite.eu EuroCité] 11 juillet 2016 (rigardita 2018-02-26)</ref>.
* '''Denaskuloj.''' Esperanto estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska lingvo]] ekde 1904; dum la lastaj jardekoj la nombro de Esperanto-familioj multe kreskas. Tamen la [[Francio|franca]] Ministro de Nacia Edukado asertis plurfoje, interalie en 2014, ke Esperanto ne estas "denaska lingvo."<ref>"Or l'espéranto n'est ni une langue répondant à une forte demande des candidats et faisant l'objet d'un enseignement, ni une langue maternelle." (Esperanto estas nek lingvo respondanta al forta demando de la kandidatoj kaj estanta objekto de instruado nek denaska lingvo.) La franca Ministro de Nacia Edukado, en [http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-47869QE.htm respondo al parlamentano], Question N° 47869, 2014</ref>
:Profesoro Joseph F. Foster, lingvisto de la universitato de Cincinnati, en 2001 asertis, ke "ne estas iuj denaskaj parolantoj" de Esperanto; li aldonas, "ho, eble vi trovas tri."<ref>[http://linguistlist.org/ask-ling/message-details1.cfm?asklingid=200315919 (...)"there arent any native
speakers (Oh, you may find three.).]</ref>
* '''Esperanto-parolantoj.''' La plimulto de la Esperanto-parolantoj uzas Esperanton simile kiel la aliajn lingvojn, kiujn ili parolas. Tamen Benjamin K. Bergen nomas en scienca studo pri Esperanto-denaskuloj ĉiujn Esperanto-parolantojn "proponantoj": "La artefarita lingvo Esperanto estas parolata ne nur kiel dua lingvo de siaj proponantoj, sed ankaŭ kiel denaska lingvo fare de infanoj de kelkaj el tiuj proponantoj."<ref>"The artificial language Esperanto is spoken not only as a second language, by its proponents, but also as a native language by children of some of those proponents." Benjamin K. Bergen. [http://www.cogsci.ucsd.edu/~bkbergen/papers/NEJCL.pdf Nativization processes in L1 Esperanto]. 2001. Journal of Child Language. 28 (2001), p. 575-595. Kritiko pri asertoj en la teksto legeblas ĉe Jouko Lindstedt. [http://www.linguistics.fi/julkaisut/SKY2006_1/1FK60.1.5.LINDSTEDT.pdf Native Esperanto as a Test Case for Natural Language]. Helsinki. 2006.</ref> Supozeble neniu venus al la ideo nomi ĉiujn parolantojn de la angla kiel dua lingvo "proponantoj" de la angla.
* '''Azianoj k. a. ne-eŭropanoj.''' La vortaro de Esperanto bezonas malpli da lerntempo pro la vortkrea sistemo kun afiksoj. La gramatiko havas multe malpli da reguloj ol en naciaj lingvoj kaj apenaŭ havas esceptojn. Pro tio Esperanto estas ankaŭ por azianoj lernebla en proks. triono de la tempo bezonata por aliaj eŭropaj lingvoj<ref>Ekz. "Anyone familiar with western languages would know that English takes at least five years to learn and French at least seven. Esperanto on the other hand, could be learned in a year." (Ĉiu ajna konanto de okcidentaj lingvoj scius, ke la angla prenas almenaŭ kvin jarojn por lerni kaj la franca almenaŭ sep. Esperanto aliflanke oni povus lerni en unu jaro.) en: [https://books.google.de/books?id=FMgEX5x6F34C&pg=PR15&sa=X&ved=0ahUKEwj1zsTXpt7KAhVL83IKHZp2DcIQ6AEINTAC#v=onepage&q=esperanto%20hand%20learned%20year&f=false Gregor Benton. Chinese Migrants and Internationalism: Forgotten Histories, 1917–1945]. New York (Routledge) 2007, p. 99. Tiu teksto fontas en: Gotelind Müller. China, Kropotkin und der Anarchismus. Wiesbaden (Harrassowitz). 2001 (kp. la rimarkon sur p. xv en la libro de Benton). Kp. ankaŭ: [http://cafe.daum.net/esperanto/1l6/1776?q=D_eEENe_11YdY0& Opinioj de azianoj pri Esperanto]. Kolekto de [[Germain Pirlot]]</ref>. Tamen Hans Meier, [[Bavario|bavara ministro]] pri kulturo, asertis en skriba parlamenta respondo, en 1979 (kaj en 1980), ke Esperanto ofertas al la "parolantoj de ne-hindeŭropaj lingvoj, kiel finnoj aŭ hungaroj en Eŭropo, al la azianoj ktp. neniun lernhelpon rilate al vortaro kaj gramatiko<ref>Esperanto bietet "den Sprechern nicht-indogermanischer Sprachen, wie Finnen oder Ungarn in Europa, den Asiaten etc. keinerlei Lernhilfen, was Wortschatz und Grammatik anbelangt." Hans Meier, bavara ŝtata ministro pri instruado kaj kulturo, 13-a de julio 1979, en [http://www.bayern.landtag.de/www/ElanTextAblage_WP09/Drucksachen/0000002000/09-02258.pdf respondo al la bavara parlamento].</ref>.