Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eraroj kaj mitoj pri Esperanto: Prof. Foster, Cincinnati, 2001
Etikedo: redakto de fonto je 2017
→‎Eraroj kaj mitoj pri Esperanto: Detaligo pri denaskuloj, 350 familioj en 1995
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 495:
:En diskuto pri longe vivonta lingvo Eleni Mitropoulou, profesorino pri semiotiko en [[Limoges]], [[Francio]], menciis en 2015, ke lingvo devas ripozi sur kulturo. Laŭ ŝi "necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto" por kompreni la bezonon de kulturo. Ŝajne Mitropoulou konscias nek pri la daŭre kreskanta disvastiĝo de Esperanto kiel ĉiutage uzata lingvo nek pri la Esperanto-kulturo, kiu baziĝas je propra kultura kreado kaj je transpreno el multaj aliaj kulturoj<ref name="Mitropoulou">"À un moment, il était question de créer un langage universel, simplifié qui pourrait fonctionner sur le long terme." "C’est illusoire. Une langue, pour qu’elle vive, doit reposer sur une culture. Il n’y a qu’à voir l’échec de l’esperanto.» (Iumomente estis la demando, ĉu krei universalan lingvon, simpligitan, kiu povus funkcii longavide. Estas iluzio. Lingvo por ke ĝi vivu, devas ripozi sur kulturo. Necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto.) [[http://www.unilim.fr/ceres/wp-content/uploads/sites/22/2015/06/CV_Mitropoulou.pdf Eleni Mitropoulou]], professeur de sémiotique à l'université de Limoges. [http://www.slate.fr/story/110441/enfouissement-dechets-radioactifs-avertir-generations-futures Comment avertir les générations futures de l’enfouissement des déchets radioactifs?] slate.fr, 25.11.2015 (rigardita 2016-02-11)</ref>. Eraras tiuj kiuj pretendas komparon de Esperanto kun la literaturoj en "grandaj" lingvoj. Esperanto estas malplimulta fenomeno, kiun oni komparu kun ekzemple la romanĉa aŭ prefere kun diasporaj malplimultoj<ref>Georgio Silfer, ''Nia lingvo 130-jara : interlingva komparo'', La eta Heroldo, numero 6, 1a jarkolekto, aŭgustuo 2017.</ref>.
* '''Vortludoj kaj pluraj signifoj.''' Multaj Esperanto-vortoj havas plurajn sencojn, kun kiuj verkistoj kaj spertaj parolantoj ŝatas ludi. La vorton ''sentema'' oni povas ekzemple kompreni kiel ''sent-ema'' aŭ ''sen-tema''. Tamen [[Wolf Schneider]] asertis en 1994: "La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj"<ref name="Schneider"/>. Same la filozofihistoriisto [https://fr.wikipedia.org/wiki/Heinz_Wismann Heinz Wismann] asertas en 2016, ke estus "maleble fari vortludojn en Esperanto"<ref>"Les langues artificielles comme l’Esperanto et le globish restent dans le dénotatif. Un exemple très simple le prouve : il est impossible de faire des jeux de mots en Esperanto." [http://eurocite.eu/wp-content/uploads/2016/07/Interview-Heinz-Wismann.pdf Entretien avec Heinz Wismann]. Léa Nora. Identité(s) européenne(s). [http://www.eurocite.eu EuroCité] 11 juillet 2016 (rigardita 2018-02-26)</ref>.
* '''Denaskuloj.''' Esperanto estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska lingvo]] ekde 1904; dum la lastaj jardekoj la nombro de Esperanto-familioj multe kreskas, en 1995 Renato Corsetti kunmetis liston de 350 tiaj familioj. Tamen la [[Francio|franca]] Ministro de Nacia Edukado asertis plurfoje, interalie en 2014, ke Esperanto ne estas "denaska lingvo."<ref>"Or l'espéranto n'est ni une langue répondant à une forte demande des candidats et faisant l'objet d'un enseignement, ni une langue maternelle." (Esperanto estas nek lingvo respondanta al forta demando de la kandidatoj kaj estanta objekto de instruado nek denaska lingvo.) La franca Ministro de Nacia Edukado, en [http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-47869QE.htm respondo al parlamentano], Question N° 47869, 2014</ref>
:Profesoro Joseph F. Foster, lingvisto de la universitato de Cincinnati, en 2001 asertis, ke "ne estas iuj denaskaj parolantoj" de Esperanto; li aldonas, "ho, eble vi trovas tri."<ref>[http://linguistlist.org/ask-ling/message-details1.cfm?asklingid=200315919 (...)"there arent any native
speakers (Oh, you may find three.).]</ref>