Esperanto-movado en Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
Antaŭ la ekapero de Esperanto ekzistis en '''[[Hispanio]]''' movadeto pri aliaj projektoj de internaciaj lingvoj, nome, tiu de la hispano [[Bonifacio Sotos Ochando]], klarigata en [[Ateneo de Madrido]] (proks. en [[1863]]); [[Volapük]], propagandita de madrida societo (''Reina'' strato, 11), kiu gvidis kursojn kaj publikigis broŝurojn kaj cetere.
 
== Unua parto: 1887-1905 ==
La unua persono kiu interesiĝis pri Esperanto en Hispanio estis [[Joaquín de Arce y Bodega]], tiam bibliotekisto de la [[hispana Senato]] en Madrido. En 1889, li respondis al la publika alvoko de D-ro Zamenhof, kaj ricevis tri ekzemplerojn de lia gramatiko. Li sendis du ekzemplerojn respektive al la [[Murcio|murcia]] inĝeniero pri arbaroj [[Ricardo Codorniu]], kaj al [[Malago|malagano]] [[José Rodríguez Huertas]]. Tiu ĉi lasta estis aŭtoro de la unua lernolibro por hispanoj (1890), kvankam ĝi ricevis malaprobon de Zamenhof, ĉar ĝi enhavis kelkajn reformojn kaj bizaraĵojn. Li ankaŭ estis la fondinto de la unua societo de Hispanio, tiu de Malago (1892). En tiu urbo oni kredeble kreis la unuan [[ZEO]]-n, ŝipon nomitan "Esperanto".
 
En 1899, [[Ramón Andreu]] gvidis la unuan publikan kurson en Madrido, en la sidejo de la [[Ateneo de Madrido|Ateneo]], kaj publikigis resumon de la esperanta gramatiko en la Revuo pri Stenografio kaj Fonetiko (''Revista de Taquigrafia y Fonetismo''). Lia lernanto [[Vicente Inglada Ors]] (1899), tiam infanteria oficiro, propagandis Esperanton unue en Madrido, poste en [[Barcelono]] (1902), kie li varbis la pionirojn [[Alfonso Sabadell]] kaj [[Francisko Ribot]]. Aliaj pioniroj estis: en [[Murcia]], [[Manuel Esteban]] (1901); en [[Santandero (Hispanio)|Santandero]], [[Andrés Bravo del Barrio]] (poste [[Ido|idisto]]), kiu publikigis "[[Esperanto (hispana gazeto)|Esperanto]]"n, unuan gazeton en Hispanio (1902). Ankaŭ estas citindaj [[Frederic Pujulà i Vallès]], en Barcelono, staba subkolonelo [[Roman Ayza]], infanteria kapitano [[Rafael Duyos Sedo]] kaj telegrafestro [[Fernando Soler Valls]], en [[Valencio]]; kaj [[Manuel Monteagudo]] en [[Coruña]].<ref>Ĉefa parto de la informoj pri la unuaj jaroj de la movado estas prenitaj de [[Enciklopedio de Esperanto - H|Enciklopedio de Esperanto]] (1934). Vidu ankaŭ la samlibran artikolon pri la [[Esperanto-movado en Katalunio]]</ref>
 
La ĵurnalo respublikana ''[[El Nuevo Régimen]]'' ("La nova reĝimo") publikigis artikolon subskribitan de [[Francisco Pi y Margall]], prezidinto de la [[unua Hispana Respubliko]] diskonigante Esperanton (Madrido, 29-a de januaro 1898) kaj semajna madrida revuo ''[[Alrededor del Mundo]]'' ("Tra la mondo") publikigis favoran artikolon (22-a de marto 1900) kaj novaĵojn (22-a de novembro 1900).
 
Tiuj estis unuaj semistoj de Esperanto. La afero baldaŭ ekfruktiĝis, unuaj lokaj grupoj fondiĝis en Murcia (prez. [[Ricardo Codorniu]]), en [[Logroño]] (prez. [[Jozefo Baigorri Aguado]], staba oficiro), en Valencio (prez. [[Augusto Jiménez Loira]]) kaj en Madrido Bravo del Barrio starigis en societo ''Fomento de las Artes'' ("Progresigo de la Artoj") fakon titolitan "sekcio internacia Esperanta". En 1904 fondiĝis grupoj en [[Toledo]] kaj aliaj urboj.
 
Ankaŭ aperis novaj libroj: [[Ramón Andreu]] publikigis la unuan [[Esperanta-hispana vortaro|Esperantan hispanan vortaron]] (1899), Codorniú gramatiketon (1903), Pastro [[Antonio Guinart]] gramatiketon kaj vortaron (1903). Inglada altiris al Esperanto firmon [[Espasa]] de Barcelono, kiu subskribis kun firmo [[Hachette]] de Parizo kontrakton por publikigi hispane la "[[Kolekto]]"n (aprobitan de Zamenhof), kies unua volumo aperis en marto 1904. Firmo Espasa publikigis ankaŭ gramatikon kaj Vortaron (du eldonojn) de [[Vicente Inglada Ors|Inglada]] kaj [[Antonio López Villanueva|López Villanueva]] (marto 1904). Rafael Duyos kaj Inglada publikigis ''[[Curso práctico de Esperanto]]'' ("praktika kurso de Esperanto") Pri literaturaĵoj estas menciinda "La jeso de la knabinoj" (tradukis [[MacLean]]), kaj "La kuracisto per batoj" (tradukis Inglada), ambaŭ teatraĵoj de [[Leandro Fernández de Moratín]].
Linio 14:
Por unuigi la klopodojn de grupoj kaj Esperantistoj izolitaj, oni starigis je la [[1-a de februaro]] [[1903]] la [[Hispana Societo por Propagando de Esperanto|Hispanan societon por propagando de Esperanto]] (Valencio) kun la monata gazeto "[[La Suno Hispana]]" (oktobro 1903) kiel oficiala organo.
 
== 2-a parto, 1905-1914 ==
Tiu epoko estas karakterizata de tre aktiva propagando kaj bona sukceso. Fondiĝis grupoj en [[Manresa]] (la unua de Katalunio, 1905); La Coruña (prezidis [[Manuel Monteagudo]], 1905); [[Bilbao]] (20-a de majo 1906) kaj [[San Sebastián]] (prezidis [[Julio Carrido]] 1-a de novembro 1906), la unuaj de [[Eŭskio]]; [[San-Fernando]] ([[Kadizo]], januaro 1907, prezidis [[José Garzón Ruiz]]) kaj [[Ĝibraltaro]] (7-a de marto 1907), la unuaj de [[Andaluzio]]; [[Mahón]] (18-a de julio 1907) kaj [[Palma de Mallorca]] (19-a julio 1907), la unuaj de [[Balearoj|Baleara insularo]]; [[Santa Cruz de Tenerife]] (prez. [[Juan Camberleng]], marto 1907), la unua de [[Kanarioj|Kanaria insularo]]; [[Santiago de Compostela]] (prezidis [[Santalo]], februaro 1906), [[Malago]] (prezidis [[Lano]], julio 1907); [[Alicante]] (prezidis [[Miguel Elizaicín]], kavaleria subkolonelo, aprilo 1907); [[Tarancón]], [[Cartagena]], ktp. En 1908 [[Emilio Gastón]], Benítez kaj Montagud starigis en [[Zaragoza]] la unuan E-an societon de [[Aragono]], "Frateco", unu el plej viglaj de la lando.
 
Ĵurnalaro de multaj urboj (ĉefe [[Alicante]], Barcelono, Bilbao, Coruña, [[Ĝirono]], [[Jaén]], [[Leono (Hispanio)|León]], Madrido, Malago, [[Melilla]], Murcia, Palma de Mallorca, Tenerife, [[Valencio]], kaj [[Vigo]]) informis siajn legantojn pri tia movado. Firmo ''Espasa'' publikigis plej gravan Hispanan enciklopedion [[Enciclopedia Espasa]] (70 volumojn) kun traduko de ĉiu vorto en pluraj naciaj lingvoj kaj en Esperanto.
 
Hispana Societo preparis la 5-an internacian Kongreson; du urboj petis akcepti la kongresanojn. [[Donostio|San Sebastián]] kaj Barcelono; en ĉi-lasta urbo ekzistis kelkaj grupoj kaj ĝi estis elektata por la kongreso, kiu sub la honora prezido de [[Alfonso la 13-a (Hispanio)|hispanaj gereĝoj]], estis sukcesa (11 septembro 1909); aliĝis 1207 anoj el 32 landoj, kun 19 oficialaj senditoj regnaj. En Valencia profitante regionan ekspozicion, okazis postkongreso kun ĉeesto de [[L. L. Zamenhof]]. De tiam progresis multe Esperanto en KatalunlandoKatalunio, danke al klopodoj de [[Kataluna Esperanto-Federacio]] (KEF).
 
En 1908 la Esperantistoj de [[Bilbao]] publikigis dum iuj monatoj litografite revuon "[[Bilbao Esperantista]]", kaj en 1910 "[[Nova sento (revuo)|Nova Sento]]"n.
En 1907 Bravo del Barrio, Codorniu, Redondo kaj aliaj starigis en Madrid "Centra E-ista Grupo" (prez. [[José Perogordo]], artileria kapitano), kiu en 1909 publikigis monatan gazeton "[[Hispana Revuo]]", kiu nur vivis tri monatojn (junio-aŭgusto), kaj "[[El Esperantista]]" (dulingva). Sendepende de la grupo, [[Julio Mangada Rosenörn]], [[Emilio González Linera]] kaj [[Fernando Redondo Ituarte]] publikigis "[[Luz Española]]" (Hispana Lumo) hispane kaj Esperante, [[framasonismo|framasona]] monata revuo (marto 1911 - januaro 1912), al kiu sekvis "[[Homaro (revuo)|Homaro]]" tute en Esperanto (majo 1912 - jul. 1914). En 1911 fondiĝis en Madrid socialista grupo "[[Libera homo]]".
 
En Kadizo [[José Garzón Ruiz|Garzón Ruiz]] publikigis en 1910 (januaro-decembro) "[[Gazeto Andaluzia]]", unuan Esperantan revuon de tiu regiono; tiu gazeto, post malapero de "La Suno Hispana", fariĝis oficiala organo de Hispana Asocio por propagando de Esperanto kun la nomo [[Gazeto Hispana]] (januaro-decembro 1911) kaj de januaro 1912 ludis tiun rolon "Nova Sento" de Bilbao. En 1913 reaperis "La Suno Hispana"
 
Krom lokaj bultenoj, estas citindaj gazetoj "[[Jen (gazeto)|Jen]]", de Barcelono, sprita kaj bonstila revuo, "[[Kataluna Esperantisto]]", oficiala organo de KEF, ankaŭ en Barcelono (ekde 1910), "[[La Korespondanto]]" (Valencio, 1911) kaj "[[Tutmonda Espero]]" (Barcelono).
Linio 34:
En 15-a de aŭgusto 1911, ministra ordono permesis aranĝi kursojn de Esperanto en ĉiuj oficialaj lernejoj; sekve de tio, je la 1-a de oktobro 1911 komenciĝis la unua kurso de Esperanto en la [[Centra Universitato de Madrido]] (Lingva Fako).
 
== Intermilita periodo ==
Kaŭze de la [[Unua mondmilito|tutmonda milito]], malgraŭ la neŭtraleco de Hispanio, Esperanto suferis malprogreson; plimultkostiĝo de la papero helpis malaperigon de ĉiuj Esperantaj gazetoj, escepte "Kataluna Esperantisto"; la cirkonstancoj ne estis taŭgaj por fari sukcesan propagandon, ĉar ĉiuj sin priokupis precipe pri la milito kaj ĝiaj sekvoj. KEF daŭrigis sian laboron, ankaŭ [[Vaska Federacio]], kaj post malapero de Hispana Societo, stariĝis en Madrid "[[Zamenhofa Federacio]]" por propagandi Esperanton en la ceteraj hispanaj regionoj (1916). Ĝia oficiala organo estis "[[Hispana Esperantisto]]", revuo plej bela aperinta ĝis tiam en Hispanio, fondita de Mangada (Madrido, januaro 1917 - marto 1923; eldonis Linera, San Lucas 5). Lokaj grupoj klopodis konservi "la sanktan fajron" ĝis la alveno de pli oportunaj tempoj. Oni starigis ankaŭ [[Hispana Esperanto-Konfederacio|Hispanan Esperanto-Konfederacion]] sur la bazo de Federacioj Kataluna, Aragona kaj Vaska; ĝi havis sian unuan kongreson en [[Reus]] (11-13 de junio 1916) koincide kun la 7-a Kongreso regiona de KEF.
 
Linio 45:
Plie ekzistis ankaŭ la [[Hispana Esperantista Konfederacio]], restarigita laŭleĝe je la [[7-a de marto]] [[1932]] kaj formita de federacioj Kataluna, Aragona, Asturia, Kanaria, kaj [[Valencia Regiono|Levantina]] (Orienthispana), la unua kaj plej grava. Dum 1932-33 la prezidanto estis ĉe la Aragona Federacio. En [[Zaragozo]] publikiĝis "[[Progreso Esperantista]]", informa bulteno de la Konfederacio, 4-paĝa, 26x17.5 monata; en [[Barcelono]], "[[Kataluna Esperantisto]]", dumonata oficiala organo de KEF, 16-paĝa, 22x16. "Frateco", plej grava grupo de Aragona Federacto, publikigis "[[Nia Vivo]]"n, ankaŭ 4-paĝan kaj 26x17,5 kiel "Progreso Esperantista". Honora prezidanto de HEK estis en tiu momento [[Manuel Maynar]], malnova pioniro de Esperanto en Aragono, prezidanto de HEK [[Jozefo Orbs]], prezidanto de KEF [[Sebastián Alberich]], de Orienthispana Esperanto-Federacio, [[Miĥaelo Elizaicin]] kaj de Kanaria Esperanto-Federacio [[Víctor Ferraz]].
 
Krom la regionaj kongresoj organizitaj de KEF (la deksesa en ''[[Vendrell]]'', dum la somero 1933 okazis naciaj kongresoj. Ne kalkulante tiun de [[Reus]] (junio 1916) okazis tri nomataj "Diskutantaj kunvenoj de Esperantistoj de Iberaj landoj" en Barcelono (25-30 de junio 1920), Zaragoza (26-29 de majo 1921) kaj Valencia (printempo de 1923). La 4-a okazinta en Bilbao jam estis nomata Kongreso. La 5-a en [[Córdoba (Hispanio)|Córdoba]] (10-12 de majo 1925) petis kaj atingis, ke la registaro ordonu akcepti Esperanton kiel [[klara lingvo]] por la telegramoj. La 6-a (Madrid, junio 1926) starigis [[Hispana Esperanto-Instituto|Hispanan Esperanto-Instituton]], kiu, laŭ la regularo, konsistas el ne pli ol kvardek membroj. La 7-a okazis en [[Sevilo]] (5-9 de novembro 1928) kun la honora prezido de la reĝo kaj ankaŭ la 8-a en [[Oviedo]] (14-18 de septembro 1929) kun internacia ekspozicio de lernejaj laboraĵoj; la 9-a, estis la dua de Madrido (15-22 majo 1932), kaj la 10-a en [[Santandero (Hispanio)|Santandero]] (20-24 aŭgusto 1933), kun la honora prezido de la [[Dua Hispana Respubliko|respublika]] prezidanto. Dum tiu kongreso oni donis la nomon de Zamenhof al strato de Santandero; ja aliaj urboj havas kun tiu nomo placon, kiel [[Tarrasa]], aŭ straton, kiel [[Sant Feliu de Guixols]] kaj [[Cheste]] kaj Barcelono (de 1931).
 
En kongreso de Santandero oni nomis komitaton ([[Fernando Soler]], [[Luis R. Escartín]] kaj [[Manuel Vázquez]]) por starigi unu solan tuthispanan asocion, sur la bazo de la du ekzistantaj, sed ĝi ne havis realan sukceson.
Linio 55:
Pri [[Hispana-esperanta vortaro|vortaroj]], krom tiu de Inglada kaj Villanueva jam citita, kaj la "[[Universala Terminologio de la Arkitekturo]]" de [[Francisco Azorín Izquierdo]], estis nenio nova en tiu periodo. Ekzistis pluraj gramatikoj, nome tiuj de Inglada kaj Duyos, jam cititaj, tiuj de Fernando Soler, Jozefo Anglada, Bremon, Inglada (filo), [[Julio Mangada Rosenörn|Mangada]], Garzón Ruiz, ktp. Pri literaturaĵoj oni povas citi la verkojn (originalaj kaj tradukitaj) de Inglada (patro), versaĵoj de [[Rafael de San Millán]], kaj verkaro de [[Julio Mangada Rosenörn|Julio Mangada]]. Oni planis aperon de [[Hispana Antologio]] de [[Jaume Grau Casas]], laŭ la modelo de [[Kataluna Antologio]], sed ĝi finfine ne aperis.
 
== 1936-1975 ==
En [[1936]] komenciĝis [[Hispana Enlanda Milito|civila milito]], kaj la normala agado por Esperanto haltis. Esperanto tamen estis uzita en propagandaj agadoj, ĉefe de la respublikana flanko. Partioj kaj sindikatoj publikigis bultenojn aŭ disaŭdimgis radiajn programojn en Esperanto. La plej fama estis "[[Popola Fronto (revuo)|Popola Fronto]]", sub la ĉefredaktado de [[Luis Hernández Lahuerta]]. Dum [[1937]] trista novaĵo cirkulis tra la monda Esperanto-movado: ĉiuj anoj de la [[Asocio Kordova de Esperanto]] estis mortpafitaj per la trupoj frankistaj. Pro multnombraj protestoj, kiun [[Francisco Franco]] ricevis pro tio, li publikigis gazetaran noton en kiu li asertis ke "se iu esperantisto estis [[fusilo|fusilita]], tio okazis pro aliaj aktivecoj, kaj ne pro parolado de esperanto". Multaj esperantistoj forpasis dum la milito, kaj aliaj devis ekziliĝi.
 
Linio 67:
 
En [[1969]] kreiĝis [[Fundación Esperanto]], kiel financa kaj helpa organizaĵo. Ĝi eldonis en [[1973]] la esperantan tradukon de la verko [[Don Quijote de La Mancha]].
 
== Post 1975 ==
Post la restarigo de la demokratio post la morto de la diktatoro (1975), kreiĝis neneŭtralaj grupoj, kaj grandiĝis la intereso por Esperanto. Oni fondis [[Kataluna Esperanto-Asocio|Katalunan Esperanto-Asocion]], sendependa de la Hispana Federacio, kaj kiu konsideris sin heredanto de la antaŭmilita Kataluna Esperantista Federacio, sed ne povis uzi la antaŭan nomon.
Ankaŭ renaskiĝis la laborista movado, unue [[HALE]], kun sia revuo "[[Kajeroj el la Sudo]]", fondita post la kongreso de [[SAT]] en [[Sant Cugat del Vallés]], kaj poste [[SAT-en-Hispanio]].
 
Floris ankaŭ la literatura aktivado, unue pere de la tradukoj de [[Fernando de Diego]], kaj poste per la originala literaturo de la [[Ibera Skolo]].
 
En 1993 okazis nova [[UK 1993|Universala Kongreso]], en Valencio. La Hispana Esperanto Federacio estis nomumita asocion de "publika utilo", agnoskante ĝian laboron kaj celojn kiel socialan kaj kulturan intereson. Aktuala prezidanto estas [[José Antonio del Barrio]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Listo de hispanaj esperantistoj]]
* [[Esperanto-movado en Katalunio]]
 
== Referencoj ==
<references />
{{Referencoj}}
 
[[Kategorio:Esperanto-movado en Hispanio| ]]