Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

91 bitokojn forigis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
'''Lublina geto''' ([[germane]]: Ghetto Lublin; [[jide]]: ‏לובלינער געטאָ‎, Lubliner geto) estis establita de germana [[naziismo|nazia]] [[administracio]] en [[okupado|okupata]] [[Pollando]] dum la [[dua mondmilito]], en 1941 sur la [[tereno]] de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]]. Plimulte ekloĝis ĝin [[judoj]], kvankam ĉeestis tie [[ciganoj]]. En 1942 en la [[Lublin|Lublina]] [[geto]], kiel unu el la unuaj, oni entreprenis laborojn por ĝin likvidi.
 
==Historio==
Multaj membroj de judaj [[politika partio|politikaj partioj]], kiel ekzemple Bund, estis enprizonigitaj en la [[kastelo de Lublin]], sed malgraŭ tio ili penis [[konspiro|konspire]] daŭrigi sian agadon.
 
Jam ĉe la komenco mem en la geto oni malliberigis 34 milojn de judoj kaj nekonatan nombron de [[ciganoj]]. Praktike ili ĉiuj [[porajmos|pereis]]. Plimulto da ili – ĉirkaŭ 30 mil – inter la 17-a de marto kaj 11-a de aprilo 1942 estis translokigita al [[Ekstermejo Bełżec]] (parto de ili trapasis ankoraŭ la geton en Piaski, [[distrikto Świdnicki]]). [[Germanoj]] fiksis tagan kvanton de personoj kondamnitaj al [[morto]] ĝis 1400 homoj. Postrestantaj 4 mil personoj estis unue translokigitaj al geto en Majdan Tatarski (la dua geto kreita en la antaŭurboj de Lublin) kaj tie murditaj aŭ transportitaj en apuda [[Majdanek]]. La lastaj el antaŭaj loĝantoj de la geto pereis en [[ekzekuto]] en Majdanek kaj en [[koncentrejo]] en Trawniki ([[Distrikto Świdnicki (Lubelski)]]), kie la 3-an de novembro 1943 oni faris Operacon „Rikolto” (Aktion Erntefest). Dum likvido de la geto [[Joseph Goebbels]] – ministro de la germananazia [[propagando]] skribis en sia taglibro: „La procedo estas sufiĉe barbara kaj mi ne priskribos ĝin tie. El judoj restos nemultaj”
 
Post likvido de la loĝantaro de la Lublina geto germanaj okupaciaj regopovoj malkonstruis konstruaĵojn sur ĝia areo helpe de fortoj de malliberuloj de [[Majdanek]], kune kun apuda vilaĝo Wieniawa kaj Subkastelejo. Oni eksplodigis [[Sinagogo]]n Maharama, konstruitan en la 17-a jarcento kiel omaĝo al Meir Lublin. Tiamaniere germanaj naziistojnazioj por ĉiam forviŝis el la historio kelke da jarcentoj de la [[kulturo]] de juda socio en Lublin (en 1939 judoj nombris ĉ. 1/3 de la tuta loĝantaro).
 
Kelakj personoj sukcesis fuĝi de likvido de la geto al [[Varsovio]], alportante sciigon pri ĝia detruo. Okulatestaj raportoj konvinkis kelkiujn varsoviajn judojn pri tio ke oni intencas murdi la tutan judan loĝantaron. Tamen aliaj, en tio ĉefo de la varsovia Judenrat Adam Czerniaków, forĵetis informojn pri amasaj [[murdo]]j, konsiderante tion „troiga”. Rezulte nur 230 judoj de Lublin travivis la germanan [[okupado]]n.
==Vidu ankaŭ==
* Germana [[invado en Pollando]]
* [[Listo de naziaj germanaj koncentrejoj]]
* [[Tago de la memoro]]
* [[Konsilantaro por Helpo al Judoj]]
* [http://www.scrapbookpages.com/Poland/Lublin/Lublin01.html My Visit to Lublin, Poland]
 
[[Kategorio:Holokaŭsto en Pollando]]
 
 
[[Kategorio:Pollando en Dua mondmilito]] [[Kategorio:Holokaŭsto]] [[Kategorio:Holokaŭsto en Pollando]]