Kaliksto la 3-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + Projektoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 24:
En 1458 li rifuzis agnoski la rajtojn sur Napolo de Ferdinando, naturala filo de Alfonso la 4-a, kaj ĉi tie li plifirmigis la rajtojn de la Sankta Seĝo.
 
Pro la alpreno de Bizanco fare de la turkoj (1453), li provis organizi grandan krucmiliton kiun predikis Giovanni da Capistano. Kun la helpo de Hungario kaj de [[János Hunyadi]], guberniestro de Kroatio, komisiita al la [[papa legato]] Juan de Carvajal, li reakiris Beogradon (1456) kaj, kun helpo de Alfonso la 4-a, liberigis Albanion (1457). li kardinaligis siajn nevojn Roderic de Borja (estontan papon [[Aleksandro la 6-a|Aleksandron la 6-an]]) kaj Lluís Joan de Milà. Ĉi tiun li faris ĝenerala kapitano de la pontifikaj ŝtatoj.
 
Ĉi tiu nepotismo kaj la protektado kiun li ofertis al la familioj Borja, Llançol kaj Milà, krom multegaj katalunoj metitaj en altajn postenojn de la Eklezio, kreis antipation de la romanoj kontraŭ li, kiuj vokis ''"O Dio, la Chiesa di Roma in mani dei catalani!"'' ("Ho Dio, la Eklezio de Romo en manoj de la katalunoj!").