Apeninoj: Malsamoj inter versioj

698 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
Gravas la ĉeesto de la apeninaj [[lupo]]j (''Canis lupus italicus''), tre similaj sed ne precize egalaj al la lupoj de centra kaj orienta Eŭropo. Kiam la lupoj malaperis en preskaŭ la tuta Okcidenta Eŭropo, restis lupoj en [[Abruco]] kaj de tie ili disvastiĝis al la ceteraj Apeninoj, al la Alpoj, al Francio, al Svisio, kaj eĉ en aliaj landoj.
 
Ankaŭ la abrucaj [[urso]]j kaj la apeninaj [[ĉamo]]j apartenas al lokaj subspecioj (''Ursus arctos marsicanus'', ''Rupicapra pyrenaica ornata'') kaj restis nur en Abruco. Male al la lupo, ili ne disvastiĝis denove en proksimaj regionoj, malgraŭ la nuntempa prokektado. Simile, inter la malgrandaj mamuloj, ekzemple ''Talpa europaea'' (la eŭropa [[talpo]]) vivas nur en Nordaj Apeninoj, kaj estas anstataŭata de la simila ''Talpa romana'' en centra kaj suda Italio (montoj kaj ebenaĵoj), kaj la apenina [[Sorikosoriko]] (''Sorex samniticus'') estas specio tre simila al la komuna soriko (''Sorex araneus'').
 
==== Ceteraj bestoj ====
Ĝenerale, ne estas multaj bestoj endemiaj en Apeninoj (aŭ en la tuta itala duoninsulo).
 
Estas tamen kelkaj endemiaj specioj de [[amfibioj]]: ''Rana italica'' (apenina rano), ''Bombina pachypus'', ''Lissotriton italicus'', ''Speleomantes ambrosii'' ktp. La genro ''Salamandrina'' ([[salamandreto]], 2 specioj) estas endemia de la itala duoninsulo.
 
Inter la fiŝoj, ''Alburnus albidus'' estas endemiaj de kelkaj montaj riveretoj en centra kaj suda Italio, kaj ''Salmo fibreni'' nur de unu lago en [[Latio]].
 
Tre aparta besto estas ''Chirocephalus marchesonii'', eta salikoko kiu vivas nur en la malgranda Lago de Pilato (1941 m), sur la norda flanko de Monto Vettore.
 
== Historio ==
1 937

redaktoj