Apeninoj: Malsamoj inter versioj

116 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
Apeninoj estas plejparte kovritaj de arbaroj, enhavantaj preskaŭ nur deciduajn arbojn: la [[apeninaj deciduaj montarbaroj]]. Ekde ĉ.800m regas [[fago]]j, ĝis 1400-1800m.<ref>{{Citaĵo el la reto |url=https://www.worldwildlife.org/ecoregions/pa0401 |lingvo=en |titolo=Appenine deciduous montane forests |eldoninto=WWF |aŭtoro=P.Regato |alirdato=2018-02-18}}</ref> Super la fagoj ofte estas nur herbejoj.
 
[[Dosiero:Pinus heldreichii Parco del Pollino.jpg|eta|dekstre|180px|Balkana pino ''Pinus heldreichii'' en Pollino]]
[[Konifero]]j ne estas oftaj en Apeninoj, krom en malmultaj lokoj.<ref>{{citaĵo el la reto |url=http://www.comune.udine.it/opencms/opencms/release/ComuneUdine/cittavicina/cultura/it/musei/storianaturale/pubblicazioni/quaderni/allegati_it/18-q18_conifere1.pdf |formato=PDF |titolo=I boschi montani di conifere |lingvo=it |aŭtoro=Pluraj aŭtoroj |eldoninto=Museo Friulano, Ministero Ambiente, Comune Udite |jaro=2007 |alirdato=11.02.2018 }}</ref> Inter koniferoj, estas menciinda la [[blanka abio]] (''Abies alba''), kiu iam estis multe pli ofta ol hodiaŭ, kutime miksata al fagoj, kaj la [[nigra pino]] (''Pinus nigra''). En partoj de sudaj Apeninoj tre gravas la [[balkana pino]] (''Pinus heldreichii''). Super la arbaroj, ĉe la plej alta pintoj, kreskas la [[monta pino]] (aŭ pigmea pino, ''Pinus mugo''), kiu estigas arbetarojn.
 
1 934

redaktoj