Alevoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Maĵgranda gramatika eraro
Linio 2:
La '''alevoj''' ({{lang-tr|Alevi}}, el la [[araba lingvo]] ({{lang|ar|علويو تركيا}}) por "adeptoj de [[Ali ibn Abi Talib|Alijo]]" (Ali ibn Abi Talib), en la [[zazaa lingvo]]: ''Elewi'') estas religia komunumo ekestinta el la [[Ŝijaismo|ŝijaisma]] [[islamo]].
 
Aparta eco de la aleva kredaro estas la ampleksa adoro de [[Ali ibn Abi Talib]] (kiokiu videblas en la noma origino) respektive de la ankaŭ en la [[Ŝijaismo]] adorataj 12 [[imamo]]j, kiuj – krom la 12-a – ĉiuj estis murditaj – la 12-a laŭ la kredo sekrete pluvivus ĝis la reveno. Pro tiu paraleleco la alevoj kunkalkuliĝas inter la ŝijaanoj. Tamen ekzistas gravaj diferencoj al la instruoj de la [[Ŝijaismo]] praktikita ekzemple en [[Irano]], aparte en teologiaj konceptoj pri dio kaj kredo, kaj en la praktikado de la kredo. Ankaŭ ene de la '''alevismo''' ekzistas diferencoj, aparte laŭ la lingva respektive etna deveno de la kredantoj. Aparte multaj alevoj ekzistas en iuj partoj de [[Turkio]], kaj pro la amasa elmigro de turkoj al [[Germanio]] kaj apudaj landoj dum la 2-a duono de la 20-a jarcento ankaŭ tie ekestis fortaj alevaj komunumoj.
 
== Vidu ankaŭ ==