Bjalistoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 199:
La [[19-an de februaro]] de 1919 germanaj trupoj forlasis Bjalistokon kaj transdonis potencon al novaj, polaj aŭtoritatoj.
 
La [[28-an de julio]] 1920 la urbon ekokupis [[bolŝevikoj]] kiuj en la palaco de Branicki establis Provizoran Komitaton Revolucian de Pollando, kiun gvidis [[Julian Marchlewski]]. Ĝi estis planata kiel estonta registaro de Pola Soveta Respubliko post milita akiro de Varsovio. Dum la batalo de Varsovio ([[22-an de aŭgusto]] 1920) la 1-a kaj la 5-a regimentoj de polaj legioj malsukcesigis retiriĝon de sovetajsovetiaj trupoj kaj militkaptis 7200 soldatojn.
 
En intermilita tempo oni detruis konstruatan ortodoksan preĝejon. La garnizonan ortodoksan preĝejon oni ŝanĝis al katolika preĝejo de sankta Stanislavo.
 
'''La [[2-a mondmilito]]''' ekis per multaj armeaj manovroj kaj malmultaj bombadoj. Inter la 6-a kaj la 11-a de septembro 1939 Bjalistokon forlasis civila estraro. La 15-an de septembro pola militistaro retretis. Du tagojn poste germana brigado ekokupis la urbon kaj transdonis potencon al sovetojsovetianoj.
 
La [[28-an de oktobro]] Bjalistoko iĝis parto de [[Belorusa Soveta Socialisma Respubliko]] kaj distrikta ĉefurbo. Okupantoj persekutis loĝantaron kaj devigis multajn homojn elmigri de la urbo. La 27-an de oktobro [[1941]], post nuligo de la [[traktato Ribbentrop-Molotov]], [[Nazia Germanio|german-naziaj]] trupoj de [[Wehrmacht]] kaj [[Einsatzgruppen]] eniris Bjalistokon kaj detruis la judan kvartalon Ĥanajki murdinte 2000 homojn (vivante bruligitajn en la [[Granda Sinagogo en Bjalistoko|Granda Sinagogo]]. La monumento al tiu evento - kupolo de la bruligita [[sinagogo]] - troviĝas nun ĉe la strato Legionowa. Inter julio kaj septembro oni konstruis [[Bjalistoka geto|geton]] por ĉiuj travivintaj judoj.
 
Malgraŭ persekutado, la sendependema movado en Bjalistoko, gvidata de [[Armia Krajowa]] (la landa armeo) tre forte agadis en diversio.
 
Februare 1943 komenciĝis likvidado de la geto. Ekzemplon de rezistanco montris [[Icĥok Malmed]] - li surverŝis per salacido policanon, kiu persekutis judojn. La memortabulo al Malmed pendas hodiaŭ ĉe la strato je lia nomo. La [[15-an de aŭgusto]] [[1943]] komenciĝis ribelo en bjalistoka geto - la dua plej granda geta ribelo (post la [[varsovia geto|varsovia]]). Multaj judoj estis mortpafitaj en la arbaro Pietrasze (inter ili [[Jakobo Ŝapiro]]) kaj multajn germanoj transportis al la germana [[koncentrejo]] Brzezinka[[Auschwitz]]-[[Birkenau]].
 
En 1944 germana detruado kaj rusa bombado la urbocentro estis preskaŭ tute ruinigita. La [[27-an de julio]] 1944 sovetajsovetiaj trupoj invadis la centron kaj forpuŝis germanojn. Du tagojn poste germanaj soldatoj finfine forlasis la urbon transirante la riveron [[Narew]].
 
Post la mondmilito Bjalistoko iĝis denove provinca ĉefurbo kaj centro de kulturo, scienco kaj ekonomio en nord-orienta Pollando. La 1-an de [[1999]] post la administra reformo la urbo fariĝis la ĉefurbo de nova [[Podlaĥia Provinco]].