'''Dennis KEEFE''' (naskiĝis enla [[17-an de junio]] [[1951]] en [[Bloomington (Ilinojso)|Bloomington]], Ilinojso, Usono) estas [[usona esperantisto]], iniciatinto de la lingvoinstrua versio de la [[Lingva Festivalo|Lingvaj Festivaloj]]. Li estas ankaŭ la aŭtoro de la "BEK"-kurso (la mallongigo signifu "Baza EKzercaro" aŭ "Baza Esperanto-Kursaro"),<ref>[http://www.bekkurso.info retejo pri la "BEK-kurso"] ({{eo}})</ref> kaj kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, kiam li loĝis en [[Hispanio]]. En 2011 li proklamiĝis [[Esperantisto de la Jaro]] laŭ la revuo [[La Ondo de Esperanto]], pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.<ref>[http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm#2011-rezulto Dennis Keefe: La Esperantisto de la Jaro 2011]</ref>