Aŭtokodoj en Francio: Malsamoj inter versioj

e
e (→‎Eksteraj ligiloj: Regionaj logooj)
 
 
== Nova sistemo ==
[[dosiero:AA-229-AA ref License plate of France.png|eta|<center>specimeno de la nova sistemo]]
Laŭ la nova sistemo ekde aprilo 2009, la aŭtokodoj estas nacie disdonataj kaj por ĉiam ĉe la koncerna aŭto, kio malfaciligu la negocon de ŝtelitaj aŭtoj. La novaj aŭtaj "pasportoj", la priaŭtaj licenciloj, aldone estas ne plu grizaj, sed oranĝkoloraj, kaj ekipitaj per aldonaj sekurecaj karakterizaĵoj, kio aldone malfaciligu falsadon. La centre administrataj aŭtokodoj disdoniĝas laŭ vico de aŭta registriĝo, kaj tial la numera kodo de la departemento, kie okazas la registriĝo, ne plu estas parto de ili. Ĉar tamen tiuj departementaj numeroj inter la loĝantoj de Francio estis sufiĉe ŝatataj, la ŝanĝo jam en plana fazo gvidis al protestoj. Kiel solvo de la problemo oni enkondukis bluan strion dekstre, kiu similas al la en la [[Eŭropa Unio]] kutima maldekstra blua strio kun supre la 12 eŭropaj steloj kaj sube la nacia kodo '''F''' en blankaj literoj: Dekstre montratas supre la blazono de la koncerna francia regiono, kie vivas la aŭta posedanto aŭ kun kiu li/ŝi sentas sin plej ligata, kaj sube la departementa numero.<ref>[http://www.lemonde.fr/societe/article/2008/10/28/le-numero-de-departement-maintenu-sur-les-plaques-d-immatriculation_1112196_3224.html#xtor=RSS-3208 - ''"Numéro de département obligatoire"'', franclingva artikolo en la gazeto] [[Le Monde]]</ref>. La nova nacie unueca sistemo de aŭtokodoj antaŭvidas la formaton "AA-001-AA" ĝis "ZZ-999-ZZ", kaj tre similas al la sistemo pri [[aŭtokodoj en Italio]], valida ekde la jaro [[1999]].