Preĝejo Dia helpo (Waltershausen): Malsamoj inter versioj

e
ŝanĝo de kategorio: Kirkoj... -> Preĝejoj... per AWB
e (ŝanĝo de kategorio: Kirkoj... -> Preĝejoj... per AWB)
[[FileDosiero:Waltershausen-Kirche-1.JPG|thumbeta|La belega paroĥuja kirko de Waltershausen]]
Krom la vidinda [[Muzeo Kastelo Tenneberg (Waltershausen)|Kastelo Tenneberg]] estas en [[Waltershausen]] (Germanio) alia juvelaĵo arkitektura, nome la protestantisma '''Kirko Dia helpo''' (germane: ''Stadtkirche Zur Gotteshilfe''). Ĝi ĉiam estis kaj paroĥuja kaj rezideja kirko.
==Priskribo==
Kulmino intern-ekipaĵa estas la orgeno de [[Tobias Heinrich Gottfried Trost]], farita ekde 1722. Temas pri la plej granda orgeno el la [[Johann Sebastian Bach|Bach-tempo]] en [[Turingio]]. Trost estis reformanto de orgenkonstruado. Li faris orgenegon kun 53 registroj, tri klavaroj; 2806 [[orgenfajfilo]]j. Ne tute tri kvaronoj de la fajfiloj estas originalaj. Trost tiam tute ne observis la volon de la komisiintoj, kiuj ordonis la faradon de modesta duklavara instrumento kaj koleriĝis kiam ili vidis la rezulton. Sed Trost estis influita de la orgeno de [[Gottfried Silbermann]], kiun li vidis en la [[Katedralo de Freiberg]]. Finfarado estis nur en majo 1741; Trost mem estis surloke nur ĝis 1730. Profunda restaŭrado de la orgeno estis inter 1994 kaj 1998 fare de la firmao ''Orgelbau Waltershausen [[Kompanio kun limigita respondeco|KlR]]''.
==Historio==
Duko Frederiko la 2-a (Sachsen-Gotha-Altenburg) starigis ĉirkaŭ 20 preĝejojn en sia duklando, inter ili kaj la waltershausen-an. La konstruo komenciĝis en 1719 laŭ la planoj de la duka ĉefarkitekto [[Wolf Christoph Zorn von Plobsheim]]. Post lia morto finfaris la tuton lia viculo [[Johann Erhard Straßburger]] kaj la ĉefarkitekto Wurm. Konsekro solena eblis en la 24.11.1723.
 
La kirkoturo estas ankoraŭ de la mezepoka antaŭula kirko el la 1458-a jaro. Sed en 1806 kaj 1865 ĝia supera parto forbrulis. En 1869 oni refaris tiun ĉi parton, laŭ pli baroka stilo por havi harmonion kun la resto de la konstruaĵo. Ĝis 1959 loĝis eĉ turgvatista familio en duetaĝa entura loĝejo.
{{commonscat|Stadtkirche Waltershausen}}
*[http://www.evangelisch-in-waltershausen.de Komunuma retpaĝaro]
 
[[kategorioKategorio:Protestantismaj kirkojpreĝejoj en Germanio|Waltershausen]]
[[kategorioKategorio:Distrikto Gotha]]
211 939

redaktoj