Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
e ŝanĝo de kategorio: Kirkoj... -> Preĝejoj... per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:RomaSanSebastiano.jpg|thumbeta|240px|<center>fasado de la baziliko San Sebastiano]]
La '''[[Baziliko]] Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj''' ([[latine]] ''Basilica Sancti Sebastiani ad Catacumbas'', [[itale]] ''Basilica San Sebastiano alle Catacombe'') foje ankaŭ nomata '''Sankta Sebastiano ekster la Muroj''' ([[latine]] ''Basilica Sancti Sebastiani extra muros'', [[itale]] ''Basilica San Sebastiano fuori le mura''), estas unu el la sep [[pilgrimaj preĝejoj de Romo]]. Ĝi situas rekte super la komplekso de la sebastianaj [[katakomboj]], kiuj inter alie ampleksas la tombon de la kristana sanktulo [[Sankta Sebastiano|Sebastiano]]. La tereno situas ĉe la antikva romia [[Via Appia]] ekster la nuna urbocentro kaj ekster la antikva urba tereno ĉirkaŭita per urba [[remparo]] konstruita dum la epoko de la imperiestro [[Marko Aŭrelio]] (tial la alternativa nomo "ekster la muroj").
 
La preĝejo konstruiĝis dum la [[4-a jarcento]] dum la regotempo de la romia imperiestro [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino la Granda]]. Komence ĝi havis la nomon ''Basilica Apostolorum'' ("baziliko de la apostoloj") kaj dediĉiĝis al la apostoloj [[Sankta Petro|Petro]] kaj [[Sankta Paŭlo|Paŭlo]]. La loko origine havis la toponiman nomon ''ad catacumbas'' ("en la vala baseno"). En la antikva urbo Romo ekestis la kutimo iom da tempo post morto elterigi la ostaron el tombejo kaj konduki ĝin al niĉo en kavaro apudurba, kiu ricevis la nomon [[katakombo]]j. Ekzistas pli ol 60 romaj katakomboj, la plimulto ĉe la ŝoseo ''Via Appia'', kaj ili etendiĝas en vasta teritorio: jam nur la katakombo de [[Kaliksto la 1-a]] havas koridorojn de 20 &nbsp;km.
 
Antaŭ la permeso de la kristana religio en la [[romia imperio]], tiuj subteraj tombejoj estis uzataj de la unuaj kristanoj por sekretaj diservoj. Post la permeso de la religio fare de la imperiestro [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino la Granda]], aparte la sebastianaj katakomboj iĝis pilgrimejo. Apud la konstantina baziliko el la 4-a jarcento ekestis monaĥejo, kiu unue estis [[benediktanoj|benediktana]], poste [[aŭgustenanoj|aŭgustenana]] kaj ekde la jaro [[1171]] [[cistercianoj|cisterciana]]. La nunan barokan aspekton la baziliko ekhavis dum la jaro [[1612]]. Dum la jaro [[1812]] la monaĥejo transiris al la minoritataj [[franciskanoj]]. Dum la [[20-a jarcento]] dum fosado oni trovis antikvajn romiajn prakristanajn kaj kristanajn tombojn, antikvajn domojn kaj restaĵojn de la konstantina baziliko. Antaŭ la nuna preĝejo estas malgranda placo, en kies dekstra flanko troveblas la enirejo al la katakomboj.
Linio 19:
[[Kategorio:Bazilikoj en Italio]]
[[Kategorio:Monaĥejoj en Italio]]
[[Kategorio:KirkojPreĝejoj sub patroneco de Sankta Sebastiano]]