Armilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{Leginda}}
Linio 5:
[[Dosiero:Japanese Type 26.png|eta|180px|[[Rotacia pistolo]] (revolvero)]]
[[Dosiero:SigP220.jpg|eta|180px|Pistolo]]
'''Armilo''', pli simple kaj fundamente pli ĝuste '''armo''' kaj ankaŭ ''batalilo'', povas esti permana aŭ maŝina ilo por defendi sin aŭ ataki iun, kaj ankaŭ por detruo de fortoj aŭ instalaĵoj de malamiko, aŭ simple kiel eventuale uzebla armilo, tio estas efika minaco. Oni uzas armilojn en [[batalo]]j inter homoj, kaj ankaŭ en la [[ĉasado]] de bestoj. Duarangaj estas aliaj uzoj kiaj sportaj, esploradaj, kolektaj ktp. Armilo estas tiele aparato kiu pliampleksigas la atingokapablon kaj la grandon de forto.<ref> AKSHOY, Paul kaj aliaj, Engineering Mechanics and Strength of Materials, Prentice Hall of India, 2005, p. 215. (ISBN 8120326113).</ref> Laŭ alia interpreto, armilo povus esti difinita kiel aparatoj kiuj utiligas mekanikajn avantaĝojn por obligi forton.<ref> ASIMOV, Isaac; Understanding Physics, Barnes & Noble, Nueva York, 1988, p. 88. [https://books.google.es/books?id=pSKvaLV6zkcC&vq=archimedes&source=gbs_summary_s&redir_esc=y&hl=es] Alirita la 22an de Aprilo 2017.</ref>
 
En atako, la armiloj povas esti uzataj kiel porprema instrumento, per rekta kontakto aŭ pere de la uzado de ĵetaĵoj aŭ pafaĵoj. Tiuj iloj, tiele, gamas el io tiom simpla kiel akrigita bastoneto al kompleksa aglomeraĵo de teknologioj, kiaj la [[interkontinenta balistika misilo]]. Oni povas paroli pri bat-armilo, tranĉ-armilo, kiujn oni uzas unu- aŭ dumane (ekz. [[madzo]], [[glavo]]). La [[lanco]], [[pafarko]], [[ŝtonĵetilo]] funkcias same per homa forto, sed efikas pli disten. La streĉado de [[arbalesto]] kaj la [[katapulto]] bezonas ankaŭ meĥanikan sistemon. Per kemia forto funkcias la [[misilo]]j, [[raketo]]j, [[kanono]]j, [[pafilo]]j, [[fusilo]]j ks. La armiloj povas efiki tra movenergio (pafaĵo) aŭ per kemia energio (eksplodo de [[bombo]] aŭ [[grenado]]). Netradiciaj armiloj estas la [[atomenergio|nukleaj armiloj]] – [[atombombo]], [[hidrogenbombo]] –, sed ankaŭ la kemiaj kaj biologiaj armiloj.
Linio 97:
== Komerco de armiloj ==
{{Ĉefartikolo|Armindustrio}}
Kvankam kelkaj publikaj transakcioj de armiloj okazas laŭleĝe inter [[registaro]]j,<ref>[http://www.20minutos.es/noticia/968261/0/wikileaks/libia/armas/ La venta de armas españolas a Gadafi se disparó tras la visita del líder libio en 2007]</ref> en multaj okazoj (kaj kontraŭ regularoj pli malpli rigoremaj ĉu enlandaj aŭ internaciaj) ili estas enkanaligitaj pere de privatuloj, grupoj aŭ ŝtatoj kiuj partoprenas en la kontraŭleĝa komerco de armilaro. La adopto de interkonsentoj por nuligi kelkajn tipojn de armiloj konsiderataj neakcepteblaj (kiaj la [[Grapolbombo|grapolbomboj]] aŭ kelkaj [[kontraŭpersona mino|kontraŭpersonaj minoj]])<ref> Louise Doswald-Beck kaj Gérald C. Cauderay (1a de novembro 1990). «El desarrollo de las nuevas armas antipersonal». Revista Internacional de la Cruz Roja No 102. Comité Internacional de la Cruz Roja (CICR). pp. 606-620. [https://www.icrc.org/es/home] Konsultita la 28an de aprilo 2009.</ref> neevitable vekas malakceptojn de la flanko de la produktantaj landoj, kiuj estas plej ofte industriigitaj landoj malproksimaj de la konfliktoj en kiuj tiuj armiloj estas uzataj.
 
'''Armindustrio''' aŭ '''armilindustrio''' inkludas la komercan industrion dediĉita al la esplorado, disvolvigo, produktado kaj servo de materialo, ekipoj kaj armeaj instalaĵoj. La [[entrepreno]]j produktantaj de armiloj, konataj ankaŭ kiel kontraktistoj de defendo aŭ de la militista industrio, produktas armilojn ĉefe por la [[armitaj fortoj]] de la [[ŝtato]]j. Ankaŭ registaraj instancoj (institucioj, servoj, publikaj entreprenoj) funkcias en la industrio armilara, la aĉeto kaj vendo de armiloj, [[municio]] kaj aliaj armeaj artikoloj. La produktoj inkludas [[pafilo]]jn, [[municio]]n, [[misilo]]jn, armeajn aviadilojn, armeajn veturilojn, [[ŝipo]]jn, elektronikajn sistemojn, inter aliaj. La industrio de armiloj ankaŭ realigas projektojn de esplorado kaj disvolvigo.
Linio 104:
=== Unuiĝintaj Nacioj ===
[[Dosiero:Anti-Ship Missile - Polyphem - ILA2002.jpg|right|thumb|<center>la mara, kontraŭ-ŝipa misilo ''Polyphem'']]
La 2an de Aprilo 2013, la [[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]] adoptis la unuan [[Traktato pri la komerco de armiloj|Traktaton pri la komerco de armiloj]], per 154 voĉdonoj poraj, tri kontraŭaj (de [[Sirio]], [[Irano]] kaj [[Nord-Koreio]]) kaj 23 sindetenoj (inter kiuj rimarkinde [[Rusio]], [[Ĉinio]], [[Barato]], [[Egipto]], [[Indonezio]], [[Pakistano]]). Tiu internacia jura instrumento malfermiĝis por [[Ratifo|esti ratifita]] el la 3a de junio 2013 kaj ĝi devis akiri 50 subskribojn por veni al valideco. Ĉiu lando estis libera subskribi aŭ ne la traktaton kaj ratifi ĝin. La 25an de Septembro 2014, la limo de la 50 ratifoj de la Traktato estis trapasata, kaj la 24an de Decembro 2014, la Traktato ekvalidiĝis post 90 tagoj el la dato de la 50a ratifo, kiel estis postulita de la artikolo 22a de la Traktato<ref>[http://www.un.org/press/fr/2014/CD3522.doc.htm Après ses 50 ratifications, le Traité sur le commerce des armes entre en vigueur le 24 décembre 2014], [[Unuiĝintaj Nacioj]], 25a de Septembro 2014</ref>. El tiam, por la landoj kiuj estis subskribintaj ĝin, estos kontrolataj la eksportado, la importado, la transirado, la transŝipiĝo kaj la vendado de armiloj. Kontraste, ĝi ne estis aplikata al la internacia transporto fare de ĉiu ŝtato membro aŭ je ties konto de klasikaj armiloj «destinitaj al ties uzado, dum tiuj armiloj restu ties propraĵo». Ĝi indikas ok kategoriojn de armiloj: nome [[tanko]]j, blendaj militveturiloj, sistemoj de artilerio de granda kalibro, milit-[[aviadilo]]j, milit-[[helikoptero]]j, [[militŝipo]]j, [[misilo]]j kaj misil-lanĉiloj, kaj malgrandkalibraj armiloj. Pri [[municio]], ĉiu ŝtato membro de la traktato estas postulata institucii kaj ĝisdatigi «reĝimon de ŝtata kontrolo por reguligi la eksportadon de municioj por esti pafitaj, lanĉitaj aŭ liveritaj inter klasikaj armiloj» menciitaj kaj aplikas la disponaĵojn antaŭviditajn de la teksto antaŭ permesi la eksportadon de municio. Tiu traktato malfaciligu la liveradon de mortigaj armiloj al la [[nigra merkato]] kaj kontribuu eviti ke [[militsenjoro]]j, [[pirato]]j, [[terorismo|teroristoj]] kaj aliaj krimuloj akiru tiajn armilojn<ref>[http://www.un.org/apps/newsFr/storyF.asp?NewsID=30078&Cr=Armes&Cr1=#.UV2R6k81_4g L'Assemblée générale de l'ONU adopte le Traité sur le commerce international des armes], dokumento de UN, de 2a de Aprilo 2013</ref>, <ref>[http://www.rts.ch/video/info/journal-19h30/4791851-l-assemblee-generale-de-l-onu-a-adopte-le-premier-traite-sur-le-commerce-des-armes-conventionnelles.html L'Assemblée générale de l'ONU a adopté le premier traité sur le commerce des armes conventionnelles], novaĵoj de la ''Radio télévision suisse'', de la 3a de Aprilo 2013</ref>.
 
=== Eŭropa Unio ===