Ferdinand de Saussure: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vidu ankaŭ apartigilon
Linio 8:
 
==Saussure kaj Esperanto==
Li estis frato de [[René de Saussure]].<ref>“The other Saussure”. Artikolo de [[Javier Alcalde]] en ''Babel'' 16: 22-24, 2016. </ref> En sia ununura [[verko]], la ''[[Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko]],'' li tuŝis neŭtrale Esperanton, interalie diris, ke escepte de ĝia kreado, [[Esperanto]] estas studebla same kiel "naturaj" [[lingvo]]j. La sukceso de Esperanto fakte estas la pruvo, ke lia teorio pravas.
 
Oni nenie trovas fonton, kiu konfirmis, ke Ferdinand de Saussure lernis Esperanton aŭ eĉ estis Esperantisto. Lia frato [[René de Saussure|René]] tamen foje konfesis al [[Edmond Privat]], ke li nur tial fariĝis Esperantisto, ĉar lia frato Ferdinand petis lin ĉeesti por li la 2-an [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalan Kongreson de Esperanto]] en [[Ĝenevo]], ĉar li mem kiel ĉefo de la lingvistika instituto devas esti iomete prudenta, dum René kiel ĥemiisto estis libera partopreni la kongreson, sen devi timi atakon de [[avido|avidaj]] kolegoj. Ĉi tiu eldiro estas forta indikilo, ke Ferdinand de Saussure ja mem studis la lingvon, sed simple timis publike tion deklari.