Apis mellifera: Malsamoj inter versioj

specio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{informkesto | titolo =Apis mellifera | bilda nomo =Apis mellifera carnica worker hive entrance 2.jpg | bilda teksto =Eŭropa abelo | priskribo1=regno|datoj1 =Animalia | pri...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:08, 17 mar. 2018


La eŭropa abelo (Apis mellifera) estas dombesta mielabelo kun eŭropa origino. Ĝi estas konsiderata kiel duondombesta. Ĝi estas unu el la grandskale bredataj abeloj en abelbredado por produkti mielon kaj por polenado.

Apis mellifera

Eŭropa abelo

Eŭropa abelo
regno Animalia
filumo Arthropoda
klaso Insecta
ordo Himenopteroj
familio Abeledoj
genro Apis
specio A. mellifera
binomo Apis mellifera
klasifikfonto Linnaeus, 1758

La nomo de la genro Apis estas la latina termino por "abelo", kaj mellifera signifas "kiu donas mielon", reference al la emo de tiu specio produkti gandan kvanton da mielo por stoki ĝin printempe kaj somere antaŭ konsumado en vintro.

Dank'al la homoj, la eŭropa abelo estas nun sur ĉiuj kontinentoj escepte de Antarkto. Pro sia vastega disvastiĝo, tiu specio estas la plej grava polenanto por agrikulturo je monda skalo. Diversaj difektegantoj kaj malsanoj minacas la abelojn, aparte la kolapso de abelaroj.

Subspecioj

 
Naskiĝo de nigra abelo (Apis mellifera mellifera).

Apis mellifera enhavas 28 subspeciojn (ĉiuj fekundigeblaj inter si) disigitaj en kvin ĉefaj grupoj (laŭ iliaj evoluoj kaj geografiaj situoj) bazitaj sur la laboro de Friedrich Ruttner kaj konfirmitaj per analizo de l'mitokondria DNA :

  • Grupo A (« Afriko »),
  • C (« Carnica », subspecio en orienta Eŭropo kaj sude de Alpoj),
  • M (« Mellifera », subspecio en okcidenta kaj norda Eŭropo),
  • O (« Orientale », subspecio en Mezoriento kaj centra Azio)
  • et Y (« Yemenitica », de Jemeno)[1].

La plej uzataj en abelbredado

La varietatoj plej uzataj en abelbredado estas[2] :

Notoj kaj referencoj

  1. Irati Miguel, Mikel Iriondo, Lionel Garnery, Walter S. Sheppard kaj Andone Estonb (2007). “Gene flow within the M evolutionary lineage of Apis mellifera : role of the Pyrenees, isolation by distance and post-glacial re-colonization routes in western Europe”, Apidologie (en) 38, p. 141–155. .
  2. Quelle abeille choisir pour son rucher ?

Vidu ankaŭ

Rilataj artikoloj

Taksonomiaj referencoj

Eksteraj ligiloj