Vajmara klasikismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Oer-Weimarer Musenhof.jpg|eta|300px|<center>la ''"vajmara kortumo de poetoj"'', [[oleopentraĵo]], ''Theobald von Oer'', 1860.<br>[[Friedrich Schiller]] deklamas en la parko de la [[kastelo Tiefurt]]. Inter la aŭskultantoj estas tute maldekstre (sidante) [[Johann Gottfried Herder]], en la bilda mezo (sidante kun ĉapo) [[Christoph Martin Wieland]] kaj dekstre (starante) [[Johann Wolfgang von Goethe]].]]
 
La esprimo '''Vajmara klasikismo''', [[germane]] '''''Weimarer Klassik''''' {{prononco|VAJmara KLAsik}} en la literatura kompreno de la 19-a jarcento priskribas la epokon kiam en la germana urbeto [[Vajmaro]] aktivis la verkista kaj poeta [[kvaropo]] de [[Christoph Martin Wieland]], [[Johann Wolfgang von Goethe]], [[Johann Gottfried Herder]] kaj [[Friedrich Schiller]]. En pli strikta senco la nocio karakterizas la epokon de la unua vojaĝo de [[Johann Wolfgang Goethe]] al [[Italio]] en [[1786]] ĝis la morto de Goethe en [[1832]]. Ofte la termino ankaŭ difiniĝas ankoraŭ pli limigite nur kiel la komuna krea periodo de la amikaj verkistoj Goethe kaj Schiller inter la jaroj [[1794]] kaj [[1805]] - tiu periodo komenciĝis per intensa letera korespondado inter ambaŭ.
 
La termino nur kreiĝis dum al 19-a jarcento, post kiam ĉiuj kvar verkistoj jam mortis: neniu el la kvar venintus al la ideo nomi sin mem "klasikulo". Sed pro tio ke samtempe proksimume inter [[1770]] kaj [[1830]] en tuta Eŭropo furoris la stilo de [[klasikismo]], la kopiado de la klasikaj stiloj de [[antikva Grekio]] kaj la [[Romio|Romia Regno]], aparte farado de statuoj, pentraĵoj kaj arkitekturo de antikvaj temploj, kaj paralele al tiu ankaŭ en la germanlingva literaturo remalkovriĝis, novtradukiĝis kaj rerakontiĝis la [[dramo]]j, [[tragedio]]j kaj [[epopeo]]j de la helena kaj romia civilizoj (aparte intense per Goethe), la literaturaj kritikistoj sentis ke el vidpunkto de estontaj generacioj bone taŭgus nomi la literaturon tiam kreitan en Vajmaro nova "klasika epoko".
{{redaktas|ThomasPusch|2018-03-18}}
 
[[Kategorio:Klasikismo]]
[[Kategorio:Vajmaro]]