Kalumnio: Malsamoj inter versioj

12 bitokojn aldonis ,  antaŭ 18 jaroj
e
korektetis
e (Kelkaj ligoj)
e (korektetis)
'''Kalumnio''' estas damaĝo kontraŭ persono per fari komunikon kiu kreas inter la aŭdantoj aŭ legantoj pli malaltan opinion pri tiu persono. La komuniko mem ne devas esti damaĝa en si mem por esti priakuzebla, se temas pri "invado de privateco" aŭ "false aspektigas" la homon, kiel per ekz. nomi elstaran Esperantiston ano de [[Ido]].
 
Multaj landoj havas diversajn [[krimo|krimajn]] kaj civilajn punojn por kalumnio, kaj diversajn kondiĉojn por juĝi ĉu kalumnio fakte okazis. Iuj leĝaj sistemoj postulas en iuj situacioj ke la pritema persono de la komuniko pruvu, en civila tribunalo, ke la akuzito faris la komunikon kun "malico", kio signifas aŭ kredi ke estis false aŭ kun neatento. Tamen, estas kvar kategorioj de komuniko kiuj estas mem damaĝaj, kiuj estas tiom en si mem damaĝaj ke akuzantoj simple devas pruvi ke ili okazis. Ĉi tiuj estas komunikoj kiuj akuzas ke persono jam:
*faris krimon
*infektiĝis per serioza malsono[[malsano]] (kiel ekz. leprozo antaŭlonge kaj aidoso nun)
*estis malfidela al edzo aŭ edzino (en multaj lokoj ankoraŭ validas nur por virinoj)
*estis mallerta je profesio aŭ negoco
En multaj fruaj sistemoj de leĝo parolaj damaĝoj estis traktitaj kiel krimaj aŭ kvazaŭkrimaj kontraŭleĝaj agoj, la escenco de la vundo estas ne en perdo de mono, kiun oni povas kompensi, sed en persona insulto por kiu oni devas atoni: per leĝa puno anstataŭ de persona venĝo.
 
En la pli malfrua [[Romio|romia]] leĝo, de kiu venas multe da modernaj leĝoj en okcidentaj landoj, parolaj damaĝoj estas pritraktitaj per du metodoj. La unua traktis damaĝajn kaj vundajn komunikojn publike faritajn ([[Latina lingvo]]|latinlingve]] ''convicium contra bonos mores''). En ĉi tiu kazo la escenco de la kontraŭleĝajo estis en publika proklamo. En tia kazo la vero de la komunikoj ne justigis la nenecesan publikan kaj insultan manieron per kiu ĝi estis komunikita. La dua metodo temis pri damaĝaj komunikoj private faritaj, kaj en ĉi tiu kazo la ofendo estis en la vero de la komuniko mem, ne en la maniero de ĝia publikigo. La vero estis do sufiĉa defendo, ĉar neniu havis rajton postuli leĝan protekton por falsa reputacio. Eĉ kredo je la vero sufiĉis, ĉar tiukaze estis neniu intenco kiu necesis en la koncepto de vundo.