Barato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 73:
 
La origina Hindia plato survivas kiel [[Suda Barato|duoninsula Barato]], nome la plej aĝa kaj geologie plej stabila parto de Barato. Ĝi etendas tiom for norden kiel ĝis la Satpura kaj [[Vindhya-Montaro]]j en centra Barato. Tiuj paralelaj montaroj etendas el la marbordo de la [[Araba Maro]] en [[Guĝarato]] en la okcidento de la karbo-riĉa [[Ĉotanagpur-Altebenaĵo]] en [[Ĝarkhando]] oriente.<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 8. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Sude, la cetera duoninsula teramaso, nome la [[Dekkana Altebenaĵo]], estas flankigitas kaj okcidente kaj oriente pere de marbordaj teritorioj konataj kiel la [[Okcidentaj Ghatoj]] kaj la [[Orientaj Ghatoj]];<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, pp. 9-10. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> la altebenaĵo enhavas la plej malnovajn rokformaĵojn, kelkaj el kiuj ĉirkaŭ unu mil milionoj da jaroj. Tiele konstitutita, Barato kuŝas norde de [[ekvatoro]] inter 6° 44' kaj 35° 30' de norda latitudo<ref> La plej norda pinto sub Barata kontrolo estas la disputita [[glaĉero]] [[Siaĉen]] en [[Ĝamuo kaj Kaŝmiro]]; tamen, la Registaro de Barato konsideras la tutan regionon de la iama princlanda ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro, inklude [[Gilgit-Baltilando|Gilgit-Baltilandon]], fakte administrata de Pakistano, kiel sia propra teritorio. Tiele ĝi atribuas la latitudon 37° 6' al sia plej norda pinto.</ref> kaj 68° 7' kaj 97° 25' de orienta longitudo.<ref> India Yearbook 2007, New Delhi: Publications Division, Ministry of Information and Broadcasting, Government of India, 2007, ISBN 978-81-230-1423-4 p. 1. </ref>
 
La barata marbordo estas 7,517 kilometrojn longa; el tiu distanco, 5,423 kilometroj apartenas al la duoninsula Barato kaj 2,094 kilometroj al la insularoj [[Andamanoj]], [[Nikobaroj]], kaj [[Lakŝadivoj]]. Laŭ la barataj marmapoj, la kontinenta marbordo konsistas el la jeno: 43% de sablaj strandoj; 11% de rokaj bordoj, inklude klifojn; kaj 46% de [[Vado|vadaj kotejoj]] kaj marĉaj bordoj.<ref>Kumar, V. S.; Pathak, K. C.; Pednekar, P.; Raju, N. S. N. (2006), "Coastal processes along the Indian coastline" (PDF), Current Science, 91 (4), pp. 530–536 [drs.nio.org/drs/bitstream/2264/350/1/Curr_Sci_91_530.pdf] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref>
 
===Geografiaj elementoj===