Barato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 77:
 
Ĉefaj Himalaj-devenaj riveroj kiuj fluas ĉefe tra Barato estas [[Gango]] kaj [[Bramaputro]], ambaŭ el kiuj elfluas al la [[Golfo de Bengalo]].<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 15. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Gravaj alfluantoj de Gango estas [[Jamuna]] kaj [[Koŝi]]; la tre malalta deklivo de tiu lasta ofte okazigas damaĝajn inundojn kaj gapigajn fluejŝanĝojn.<ref>Duff, D. (29a de Oktobro 1993), Holmes Principles of Physical Geology (4a eld.), Routledge, ISBN 978-0-7487-4381-0 p. 353. [https://books.google.es/books?id=E6vknq9SfIIC&pg=PT353&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Ĉefaj duoninsulaj riveroj, kies pli deklivaj gradejoj evitas inundojn, estas [[Godavari]], [[Mahanadi]], [[Kaveri]], kaj [[Kriŝno (rivero)|Kriŝno]], kiu same elfluas al la Golfo de Bengalo;<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 16. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> kaj [[Narmada]] kaj [[Tapti]], kiuj fluas al la Araba Maro.<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 17. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Marbordaj trajtoj estas la marĉaj Ranaĵoj de [[Distrikto Kutĉ|Kutĉ]] de okcidenta Barato kaj la aluviaj Sundarbanaj deltoj de orienta Barato; tiuj kunhavataj kun Bangladeŝo.<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 12. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref> Barato havas du insularojn: nome [[Lakŝadivoj]], koralaj [[atolo]]j de la sudokcidenta marbordo; kaj [[Andamanoj kaj Nikobaroj]], nome vulkana ĉeno en la [[Andamana Maro]].<ref>Dikshit, K. R.; Schwartzberg, Joseph E., "India: Land", Encyclopædia Britannica, p. 13. [https://www.britannica.com/place/India] Alirita la 18an de Marto 2018.</ref>
 
La barata klimato estas tre forte influita de Himalajo kaj de la [[Dezerto Tar]], ambaŭ el kiuj direktas la ekonomie kaj kulture gravajn somerajn kaj vintrajn [[musono]]jn.<ref> Chang 1967, pp. 391–394.</ref> Himalajo evitas la malvarmajn centraziajn katabazajn ventojn, tenante la kernon de la Hindia subkontinento pli varma ol plej lokoj de similaj latitudoj.<ref>Posey, C. A. (1a de Novembro 1994), The Living Earth Book of Wind and Weather, Reader's Digest, ISBN 978-0-89577-625-9 p. 118.</ref><ref>Wolpert, S. (25a de Decembro 2003), A New History of India (7a eld.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-516678-1 p. 4.</ref> La Dezerto Tar ludas ŝlosilan rolon ĉar altiras la humidajn sudokcidentajn somerajn musonajn ventojn kiuj, inter Junio kaj Oktobro, havigas la majoritaton de la pluvo en Barato.<ref> Chang 1967, pp. 391–394.</ref> Kvar ĉefaj klimataj grupoj hegemonias en Barato: tropika malseka, tropika seka, subtropika malseka kaj montara.<ref>Heitzman, J.; Worden, R. L. (Aŭgusto 1996), India: A Country Study, Area Handbook Series, Washington, D.C.: Library of Congress, ISBN 978-0-8444-0833-0 p. 97.</ref>
 
===Geografiaj elementoj===
La [[Malabara Marbordo]] estas longa kaj mallarĝa bordo ĉe la sudokcidenta parto de la Hindia subkontinento kaj la Hinda Oceano, en la subŝtatoj Karnatako kaj Keralao de Barato. Geografie ĝi konsistas el la plej pluvoplenaj regionoj de suda Hindio, ĉar la montaro Okcidentaj Ghatoj interkaptas la humidajn ŝarĝojn de la musono, speciale sur siaj okcidentaj montaj deklivoj. La termino "Malabara Marbordo" ankaŭ estas foje uzita por aludi al la tuta okcidenta marbordo de la Hindia subkontinento, de la plej norda parto de la marbordo de la subŝtato Maharaŝtro, tra la marbordo de Goao, Karnatako kaj Keralao ĝis la pinto de la subkontinento ĉe Kanyakumari en Tamilnado.
 
La [[Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj]] estas tutmondaj 200-regiono situanta en Barato, Birmo, Butano, Ĉinujo kaj Nepalo. Ĝi estas signita de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel unu el la prioritataj ejoj por la naturkonservado kaj kunigas plurajn ekoregionojn de la sudaj flankoj de orienta Himalajo: la orient-himalajaj subalpaj koniferaroj, la orient-himalajaj foliarbaroj, la nordbirmaj mezvarmaj arbaroj kaj la nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj.
Vidu artikolon [[Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj]].
 
==Loĝantaro==