Supra Ŝvabio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Supra Ŝvabio''', [[germane]] '''Oberschwaben''' {{prononco|'''O'''baŝvabn}} aŭ ''Schwäbisches Oberland'' {{prononco|'''ŜVE'''biŝes '''O'''balant}} estas historia regiono en sudokcidenta Germanio, kiu estas parto de la pli larĝa regiono [[Ŝvabio]]. Norda limo estas suda rando de la mezalta montaro [[Schwäbische Alb]] (Ŝvaba Ĵuraso), formita per la valo de la rivero [[Danubo]], sude la [[Bodenlago]] kaj oriente tradicie la rivero [[Lech]]: pli granda okcidenta parto de tiu triangulo apartenas al la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Baden-Virtembergo]], pli eta orienta parto al la federacia lando [[Bavario]]. Nuntempe iuj fontoj (ekzemple la germanlingva enciklopedio ''[[Brockhaus]]'' de 1991) limigas la regionon al nur la okcidenta parto, kio signifus ke la rivero [[Iller]], kiu tie konsistigas la landan limon inter Baden-Virtembergo kaj Bavario, estus la orienta limigo de la regiono<ref>enciklopedio ''[[Brockhaus]]'', 19-a eldono 1991, volumo 16, p. 72.</ref>
 
La historia regiono Supra Ŝvabio en la eŭropa [[mezepoko]] estis grava parto de la en 911 fondita [[duklando Ŝvabio]], apartenanta al la [[Orientfranka imperio]]. Post ties disfalo fine de la rega epoko de la nobela dinastio [[Ŝtaŭfoj]] en 1283, grandaj partoj de Supra Ŝvabio ĝis la komenco de la 19-a jarcento apartenis al [[Antaŭa Aŭstrio]], kaj tial ofte nomatis "Ŝvaba Aŭstrio" aŭ germanlingve ''Schwäbisch-Österreich''.<ref>Franz Quarthal: ''Als Schwaben von Österreich aus regiert wurde. Zur Geschichte der habsburgischen Besitzungen in Südwestdeutschland'' ("Kiam Ŝvabio regiĝis el Aŭstrio. Pri la historio de la habsburgaj posedaĵoj en sudokcidenta Germanio"). En: ''Schönes Schwaben'' ("bela Ŝvabio") 10/11, 1996 (kajero 6), p. 34–39.</ref> La rega teritorio "Ŝvaba Aŭstrio" ne administriĝis el la urbo [[Ensisheim]] en [[Alzaco]], kiu kontrolis la reston de Antaŭa Aŭstrio, sed apartenis rekte al la regiona registaro en [[Innsbruck]].
 
== Geografio ==