Diskurso apud Gettysburg: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e eta ŝanĝo
→‎La Esperanta traduko: mi pensas ke tiu traduko pli taŭgas
Linio 14:
:[[1776|Antaŭ kvar dudekoj kaj sep jaroj]], niaj patroj fondis sur ĉi tiu mondoparto novan nacion, kiu estis konceptita en [[libereco]] kaj dediĉita al la propono ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj.
 
:Nun, ni engaĝiĝas en grandega enlanda milito por ekscii ĉu tiu nacio, aŭ iu nacio, tiele konceptita kaj dediĉita povas longtempe daŭri. Ni kunvenis sur grandegan batalkampon de ĉi tiu milito. Ni venis por dediĉi parton de ĉi tiu kampo kiel fina ripozejo por tiuj kiuj ĉi tie donis sian vivon por ke tiu nacio vivu. Estas tute taŭge kaj konvene ke ni farus tion. Tamen, en pli granda senco, ni ne povas dediĉi, ni ne povas sanktigi, ni ne povas beni, ĉi tiun terenon. La kuraĝuloj, ĉu vivaj ĉu mortaj, kiuj luktis ĉi tie sanktigis ĝin multe pli altnivele ol povus nia mallerta kapablo pligrandigi aŭ malgrandigi ĝin. La mondo apenaŭ atentos kajnek nelongtempelongtempe memoros tion, kion ni diras ĉi tie, sed ĝi neniam povos forgesi tion, kion ili faris ĉi tie.
 
:Estas por ni vivantoj, male, esti ĉi tie dediĉitaj al la nekompleta laboro, kiun tiuj kiuj batalis ĉi tie jam tiel noble progresigis. Estas, male, nia devo dediĉiĝi al la grandega restanta tasko antaŭ ni; ke ni ekhavu de ĉi tiuj honorindaj mortintoj eĉ pli altan inspiron por la kaŭzo por kiu ili donis sian finan, plenan mezuron de sindono, ke ni ĉi tie plej solene decidu ke ĉi tiuj mortintoj ne mortis vane; ke ĉi tiu nacio sub Dio havu novan naskigon de libereco; kaj ke regado de la popolo, fare de la popolo, kaj por la popolo ne malaperos de la tero.