Bengala lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
En [[Hindio]] aŭ [[Bharato]] vivas pli ol ĉ. 75 milionoj da parolantoj. Tie ĝi estas unu el 22 oficialaj lingvoj. En la federaciaj ŝtatoj [[Okcidenta Bengalio]] kaj [[Tripuro]] ĝi estas la dua plej grava lingvo post la [[hinda lingvo]]. Ĝi estas parolata ankaŭ ĉe la Barak Valo en la ŝtato [[Asamo]]. Ĝi estas parolata ankaŭ en diversaj partoj de la [[Bramaputro|Bramaputra]] valo de Asamo. Estas Bengalaj mezlernejoj kiuj plenumas la postulojn de la komunumo. La bengala estas instruata ankaŭ en variaj altlernejoj kaj universitatoj en Asamo. Ĝi estas ankaŭ la plej parolata lingvo en la insuloj [[Andamanoj kaj Nikobaroj]] en la Golfo de Bengalo.<ref> "50th Report of the Commissioner for Linguistic Minorities in India (July 2012 to June 2013)" (PDF). National Commission for Linguistic Minorities. 2014-07-16. Arkivita el la originalo (PDF) en 2018-01-02. [https://web.archive.org/web/20180102211909/http://nclm.nic.in/shared/linkimages/NCLM50thReport.pdf] Konsultita la 22an de Marto 2018.</ref> Ĝi estas parolata ankaŭ fare de gravaj minoritatoj en aliaj ŝtatoj kiel [[Ĝarkhando]], [[Biharo]], [[Mizoramo]], [[Meghalajo]], [[Madja Pradeŝo]] kaj [[Odiŝo]].
 
Aliaj homoj ĝin parolas en aliaj landoj, kiel [[Malajzio]], [[Nepalo]], [[Saŭda Arabio]], [[Singapuro]], la [[Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj]], [[Britio]] kaj [[Usono]]. Kun pli ol ĉirkaŭ 300 milionoj da parolantoj tutmonde (laŭ la censo de Barato de 2011), la Bengala lingvo estas kutime enkalkulita kiel [[Listo de lingvoj laŭ parolantaro|sesa aŭ sepa indiĝena lingvo plej parolata]] en la mondo laŭ loĝantaro.<ref> "The World Factbook — Central Intelligence Agency". www.cia.gov. [https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/xx.html] Konsultita la 22an de Marto 2018.</ref>
 
== Skribo ==