Senŝtatano (gazeto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''''Senŝtatano''''' estis [[Esperanto-gazeto|esperanta gazeto]] eldonata dum la [[1940-aj jaroj|40-aj]] kaj [[1950-aj jaroj|50-aj jaroj]] de la pasinta jarcento. La eldonado komencis tuj post la [[dua mondmilito]] de [[Hispana Liberecana Movado]] ekzilita en [[Francio]]. La "''Senŝtatano"'' estis informilo de la [[Junul-Anarkista Internacio]] (JAI). La Provizora Komisiono de la JAI aperigis la unuan numeron de "Senŝtatano" en aprilo [[1946]]. La eldonkvanto estis 1500 ekzempleroj, kiuj estis sendataj al [[kamarado]]j en pluraj [[lando]]j kaj baldaŭ oni ricevis favorajn leterojn. Kuraĝigaj leteroj atingis la radakcion el preskaŭ ĉiuj [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj, el [[Ameriko]] kaj [[Azio]]. Ĝis la fino de la [[1948]] aperis 14 numeroj en Francio, kie estis ĉirkaŭ 200 [[abonanto]]j.
 
En Francio la politika situacio malboniĝis kaj la hispanaj ekzilitoj devis esti pli prudentaj pro la [[leĝo]]j rilate al [[fremdulo]]j koncerne politikajn kaj sociajn aferojn. Iam al redaktoroj vizitis [[policano]] kaj ili devis deklari, ke ili okupiĝis nur pri esperantaĵoj. Menciinda estas la grava tasko farita de la movado, kiam poŝtaj rilatoj inter Francio kaj [[Hispanio]] estis ĉesigitaj. Oni ebligis [[korespondado]]n inter ambaŭ landoj al la hispanoj kaj iliaj [[parenco]]jparencoj, pere de [[Nederlando]] kaj [[Svedio]]. La redakcio de "Senŝtatano" iĝis vera [[poŝtoficejo]]. Tre efike kontribuis en tiu tasko la tiama nederlanda peranto, [[Ad Smit]] ([[Amsterdamo]]), kaj [[Hartvig Johansson]] el Svedio. Danke al tiu korespondservo, miloj da hispanaj rifuĝintoj kontaktis kun siaj parencoj, kaj la nomo "Senŝtatano" famiĝis en la ekzilitaj hispanaj medioj.
 
Ekde [[1950]] ĝis ĉirkaŭ [[1955]] ''Senŝtatano'' aperis regule ĉiumonate.