Skeleto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 55:
====Ekinodermoj====
La skeleto de [[ekinodermoj]], kiuj estas, inter aliaj, la [[marstelo]]j, estas komponita el [[kalcito]] kaj malgranda kvanto de [[Magnezio|magnezia oksido]]. Ĝi kuŝas sub la [[epidermo]] en la [[mezodermo]] kaj estas ene de ĉelaj aroj de kadro-formaj ĉeloj. Tiu strukturo tiel formita havas [[poro]]jn kaj tiele estas firma kaj havas samtempe lumon. Ĝi unuiĝas en malgrandaj [[Kalcia karbonato|kalciaj]] ostetaĵoj (ostaj platoj), kiuj povas kreskiĝi en ĉiuj direktoj kaj tiele povas anstataŭi la perdon de korpoparto. Konektitaj de juntoj, la unuopaj skeletaj partoj povas esti movataj de la muskoloj.
 
===Vertebruloj===
[[File:Huxley - Mans Place in Nature.jpg|thumb|300px| '''Pithecometra''': el la verko de Thomas Huxley de [[1863]] nome ''Evidence as to Man's Place in Nature'', komparitaj skeletoj de simioj kaj homoj.]]
Ĉe plej [[vertebruloj]], la ĉefa skeleta komponanto estas referencata kiel [[osto]]. Tiuj ostoj komponas unikan skeletan sistemon por ĉiu tipo de animalo. Alia ĉefa grava komponanto estas [[kartilago]] kiu ĉe mamuloj troviĝas ĉefe en la artiklaj areoj. Ĉe aliaj animaloj, kiaj la kartilagaj fiŝoj, kiuj enhavas ekzemple la [[ŝarko]]jn, la skeleto estas komponata entute el kartilago. La [[segmento|segmenta]] modelo de la skeleto videblas ĉe ĉiuj [[vertebruloj]] (mamuloj, birdoj, fiŝoj, reptilioj kaj amfibioj) kaj ties bazaj unuoj ripetiĝas. Tiu segmentohava modelo estas partikularle evidenta ĉe la vertebraro kaj la rip-arejo.
 
[[Osto]]j, aldone al la subtena funkcio por la korpo, utilas ankaŭ, je ĉela nivelo, kiel stokejo de kalcio kaj [[fosfato]].
 
====Fiŝoj====
La skeleto, kiu formas la subtenan strukturon ene de [[fiŝoj]] estas farita ĉu el [[kartilago]]j kiel ĉe la [[Kartilagaj fiŝoj]], aŭ el ostoj kiel ĉe la [[Ostaj fiŝoj]]. La ĉefa skeleta elemento estas la [[vertebraro]], komponita el artiklataj [[vertebro]]j kiuj estas malpezaj sed tre fortaj. La ripoj estas ligitaj al la spino kaj ne estas membroj aŭ membraj ligiloj. Ili estas subtenataj nur de muskoloj. La ĉefaj eksteraj trajtoj de fiŝoj, nome [[naĝilo]]j, estas komponitaj ĉu de ostaĵoj aŭ de mildaj spinoj, kiuj kun la escepto de la vosta naĝilo, ne havas rektan konekton kun la spino. Ili estas subtenataj de muskoloj kiuj komponas la ĉefan parton de la trunko.
 
== Simboloj ==