Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
koloro= #FFAE80|
Fabrikistoj=[[Fabrikistoj de Bekflutoj]]}}
'''Bekfluto''' estas [[ligna blovinstrumento]] el la familio de [[Fluto fajfila|fajfilaj flutoj]], kiu ankaŭ inkluzivas ankaŭ [[stanfajfilo]]jn kaj [[okarino]]jn. Oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel "bloko". La nomo de la "bekfluto" devenas de la formo de la [[buŝaĵo]], kiu similas al [[beko]] kaj ofte estas nomita "beko". Bekfluto havas truojn por sep fingroj kaj por la dikfingro de la supra mano, per kiuj oni produktas la diversajn [[tonalto]]jn.
 
Ekde [[mezepoko]] la bekfluto estis populara, sed ĝia uzo maloftiĝis en la 18-a jarcento. Ĝi populariĝis denove en la 20-a jarcento, por prezentadoj kaj muzikinstruado, allogante amatorajn ludistojn. Nuntempe oni ofte taksas ĝin muzikilo por infanoj, sed ekzistas multaj ludistoj lertegaj, kiuj kapablas montri ĝian tutan eblecon kiel solomuzikilo. La sono bekfluta estas rimarkinde pura kaj dolĉa, parte ĉar en la sono mankas [[harmono]]j supraj kaj superregas harmonoj neparaj.<ref>Jean Marc Bonard, ''The Physicist's Guide to the Orchestra (La Gvidilo Fizikista pri la Orkestro)'', 2001, Eur. J. Phys. 22, p. 89-101.</ref>
Linio 13:
=== La bekfluta familio ===
 
Ekzistas bekflutoj diversgrandaj. Sed, malgraŭ la fakto, ke ĉiu bekfluto ludas nur du [[oktavo]]jn, ensembloj de bekflutoj povas ludi tra sep oktavoj. Ili plej ofte agordiĝas en C aŭ F, kvankam muzikiloj en D, G kaj E-bemolo foje uziĝis. Fakte, ili ankoraŭ troveblas hodiaŭehodiaŭ, precipe la bekfluto en D, nomata "voĉfluto". La suba tabelo montras la tutan familion de muzikiloj en C kaj F. La plej oftaj solmuzikiloj de la bekflutfamilio estas la sopranbekfluto (ankaŭ nomata diskanto) kaj aldbekfluto (ankaŭ nomata "trebel"-o). En lernejoj la sopranbekfluto plej ofte uziĝas. La plej grandaj bekflutoj, pli grandaj ol la basbekfluto, estas malpli ofte uzataj, ĉar ili estas multekostaj kaj la grandego igas ilin malfacile manipuleblaj. Foje oni produktis eksperimentan [[garklajneto]]n, ĉe kvarto super la garklajnbekfluto, sed ĝi estis tro malgranda por akcepti fingrojn de plenkreskuloj.<ref>[http://www.hants.gov.uk/hrs/range/range.html Hampshire Recorder Sinfonia guide to the recorder family] (Gvidilo al la bekflutfamilio de la Sinfonia Bekfluta de Hampshire, anglalingva)</ref>
 
{| class="wikitable" style="float:right;"