Dmitro Doncov: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 2 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
(kompletigoj laŭ pola vikipedio kun korektoj)
e
Dmitro Doncov naskiĝis la 30-an de aŭgusto [[1883]]. En [[1900]] li finis studon en [[reallernejo]] de [[Melitopol]] kaj translokiĝis al [[Carskoje Selo]] apud [[Peterburgo]], kie studis en jura fakultato de [[Peterburga Universitato]]. Li graduis de la Universitato en jaro [[1907]].
 
Eĉ dum siaj studentaj jaroj li aktivis politike. En [[1905]] li aliĝis al Ukraina Soci-Demokrata Laborista Partio (USDLP, aŭ [[ukraina lingvo|ukraine]] УСДРП). Dufoje estis arestita ([[1905]] en Peterburgo kaj [[1908]] en [[KijivoKievo]]). Post la dua aresto li restis dum 8 monatoj en malliberejo, sed liaj gepatroj sukcesis liberigi lin. Post tio li fuĝis unue en [[Galicio]]n, kaj poste en [[Aŭstrio-Hungario]]n. En la jaroj [[1909]]—[[1911]] Dmitro Doncov studis en [[Vieno]], sed post kvar [[semestro]]j translokiĝas al [[Lvivo]]. Post eksplodo de la [[februara revolucio]] en Rusio li forveturis al [[Lvovo]], kie [[doktoro|doktoriĝis]] en Jura Fakultato de pola [[Lviva Universitato|Universitato al Johano Kazimiro]].
 
En [[1913]] Doncov forlasis USDLP pro konflikto surbaze de [[naciismo]] kaj fondis Union por Liberigo de Ukrainio (ULU, ukraine ''Союз Визволення України'' aŭ ''СВУ'') la 4-an de aŭgusto [[1914]].
 
Ekde [[1914]] Doncov loĝis en Vieno kaj [[Berlino]], kaj ekde [[1916]] - en [[Svisio]], kie aktive partoprenis en laboro de ULU kaj naciisma propagado inter ukrain-devenaj enmigrintoj. Komence de [[1918]], dum regno de [[Pavlo Skoropadskij]], li revenis al [[Kievo]] kie laboris kiel direktoro de ukrainia [[telegrafo|telegrafa]] kompanio. Tiam li fondis (kune kun V. Lipinskij kaj V. Ŝemet) Partion de Kamparanoj-Demokratoj.
 
En la jaroj [[1919]]-[[1921]] Dmitro Doncov estris ukrainlingvan presejon de ambasadejo de [[Ukraina Popola Respubliko]] en [[Bern]].
{{Vivtempo|1883|1973|Doncov, Dmitro}}
[[Kategorio:Ukrainaj verkistoj]]
[[kategorioKategorio:Ukrainaj politikistoj]]