L. L. Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e La nuna teksto, "Zamenhofoj dungis...", estas stranga uzo. Tiu ĉi paĝo uzas simple "Zamenhof" en 153 lokoj, prave laŭ mi. Eĉ se oni pretas akcepti la o-finaĵon pro la pluralo, tamen la indiko ne estas klara. Kvar *Zamenhofoj* aperas en la alineo, sed laŭ la enhavo de tiu frazo, estus la gepatroj kiuj fakte dungis. Pli kredeble, estis nur la edzino.
Linio 48:
Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en Oktobro 1893 venis al [[Grodno]], kie li malfermis la oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.
 
Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun la edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en [[Kaunas]], kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. La edzino ne laboris. Ili deklaris ke ili apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan. ZamenhofojLa paro Zamenhof dungis du servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el la eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola.<ref>[http://esperanto.org/Ondo/H-roman1.htm Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk] Ĉu efektive Zamenhofoj estis tiel malriĉaj, kiel oni skribas, se ili povis dungi la servistinojn?</ref>
 
En Grodno Zamenhof ne nur havis la privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Li ankaŭ estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F. Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per la principeco kaj severeco” <ref>Medycyna Nowożytna, 1998, vol. 5, kajero 2</ref>.