Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
=== Novaj enkondukaĵoj modernaj ===
 
En la frua [[20-a jarcento]] [[Peter Harlan]] disvolvis bekfluton kun iomete pli facila fingrado. Ĉi tio nomiĝas fingrado germana (en la [[franca]]: ''doigté moderne''). Ĉe bekfluto kun tia germana fingrado la kvina truo estas pli malgranda ol la kvara, dum ĉe bekfluto baroka la kvara truo estas pli malgranda ol la kvina truo. La ĉefa malsameco pri fingrado estas por ‘F’ (ĉe la bekflutoj en C) kaj ‘B-bemolo (ĉe la bekflutoj en F). Por ludi ĉi tiun noton per baroka bekfluto, oni devas uzi la fingradon 0&nbsp;123&nbsp;4&nbsp;67. Ludante novsisteman bekfluton (germana fingrado), oni devas uzi la fingradon 0&nbsp;123&nbsp;4. Germana fingrado estiĝis populara en [[Eŭropo]], precipe en [[Germanio]], dum la [[1930-oj]], kaj troviĝas nun en diversaj partoj de la [[mondo]], inkluzive de [[Japanio]] inklusive. Sed [[Theodor Adorno]] kritikis tiajn bekflutojn, ĉar laŭ li ili havas malpli bonan agordon de [[dieso]]j kaj [[bemolo]]j, kaj sonon "banalan kaj infanecan".<ref>[http://www.dolmetsch.com/fingerings.htm Dolmetsch online - Recorder fingerings] (Fingrado bekfluta)</ref>
 
Nuntempe oni produktas bekflutojn kun novaj dizajnoj. Unu tipo estas bekflutoj grandaj (basbekflutoj, basegabekflutoj, k.c.) kun kvadrata [[sekco]], kiuj estas muntitaj el lignotavoloj, anstataŭ ĉizitaj el granda lignobloko.<ref>Dolmetsch faras bekflutojn kun kvarsekcoj kvadrataj. [http://www.dolmetsch.com/millennium.htm Dolmetsch "Millennium" square section recorders] Joachim Paetzold ankaŭ faras bekflutojn kun kvarsekcoj kvadrataj.</ref> Ĉi tiuj flutoj havas plenan serion de klavoj, por faciligi atingon de ĉiu fingrotruo, kaj boraĵon faldan, kiu ebligas al la bekflutisto ludi sidante. Malgraŭ tio, ke ili ne ŝajnas elegantaj, ili estas pli malmultekostaj kaj pli laŭtaj ol aliaj befklutoj de sama grandeco. Alia areo de evoluo estas bekflutoj kun kromaj klavoj kaj redizajnita boraĵo<ref>Vidu la paĝon pri Helder Blockflöten ĉe TTT-ejo de [http://www.mollenhauer.com/ Mollenhauer Blockflöten] (germanlingva)</ref>, kio ebligas: