Afriko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 27:
== Etimologio ==
[[Dosiero:Palazzo Ferreria statue 2.jpeg|eta|maldesktre|Statuo reprezentanta Afrikon ĉe la [[Palaco Ferreria]], en [[Valletta]], [[Malto]].]]
En la antikvaj tempoj la latina nomo ''Africa'' estis nur la nomo de la [[romia imperio|romia]] provinco [[Africa]], al kies teritorio apartenis partoj de la hodiaŭa [[Tunizio]] kaj la norda parto de [[Libio]]. Unue la nomon uzis la romia senatano kaj konkeranto [[Skipio Afrika]], kiu konkeris [[Kartago]]n por la romia regno.
 
''[[Afri]]'' estis la [[latina]] nomo uzata por referenci al la loĝantoj de Afriko, kio en sia plej ampleksa senco referencas al ĉiuj landoj sude de la Mediteraneo (antikva [[Libio]]).<ref>{{cite encyclopedia|last1=Georges|first1=Karl Ernst|editor1-last=Georges|editor1-first=Heinrich|encyclopedia=Ausführliches lateinisch-deutsches Handwörterbuch|date=1913–1918|location=Hannover|edition=8th|url=http://latin_german.deacademic.com/1644|accessdate=20a de Septembro 2015|language=German|title=Afri}}</ref><ref>{{cite encyclopedia|last1=Lewis|first1=Charlton T.|last2=Short|first2=Charles|encyclopedia=A Latin Dictionary|date=1879|publisher=Clarendon Press|location=Oxford|url=http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus%3Atext%3A1999.04.0059%3Aentry%3DAfer|accessdate=20a de Septembro 2015|title=Afer}}</ref> Tiu nomo ŝajne origine aludis al tribo de indiĝena [[Libio]]. La nomo estas kutime konektita kun [[Biblia Hebrea|Hebrea]] aŭ [[Fenicia lingvo|Fenicia]] ''ʿafar'' 'plovo', sed hipotezo de 1981<ref>[http://michel-desfayes.org/namesofcountries.html Names of countries], Decret and Fantar, 1981</ref> asertis ke ĝi estas el la [[Berbera lingvaro|Berbera]] ''ifri'' (plurale ''ifran'') "kaverno", reference al kavernoloĝantoj.<ref name="Michell">[http://www.jstor.org/pss/714549 Geo. Babington Michell, "The Berbers"], ''Journal of Royal African Society'', Vol. 2, No. 6 (Januaro 1903), pp. 161-194.</ref> La sama vorto<ref name=Michell/> povas troviĝi en la nomo de la [[Banu Ifran]] el [[Alĝerio]] kaj [[Tripolitanio]], nome [[Berberoj|Berbera]] tribo origine el [[Jafran]] (konata ankaŭ kiel ''Ifrane'') en nordokcidenta Libio.<ref>[https://books.google.com/books?id=SLSzNfdcqfoC&pg=PA200 Edward Lipinski, ''Itineraria Phoenicia''], Peeters Publishers, 2004, p. 200. ISBN 90-429-1344-4</ref>
Linio 39:
* de "''[[Afridi]]''", tribo kiu vivis proksime de [[Kartago]];
* de la [[berbera lingvo|berbera]] "''Taferka''" («Tera bieno»). Tiu, kiu vivas en tia bieno estas nomata "''Aferkju''";
* de la greka "''afrike''" («sen malvarmo»);
* de la latina "''aprica''" («suna»).
 
Linio 247:
 
===Postkolonia Afriko===
[[FileDosiero:Mobutu Sese Seko 1973.jpg|thumb|upright|left|[[Mobutu Sese Seko]], longdaŭra diktatoro de [[Zairo]], [[Publika malversacio|rabis]] ĉirkaŭ $5 mil milionojn el sia lando.]]
Nuntempe, Afriko enhavas 54 suverenajn landojn, plej el kiuj havas limojn kiuj estis skizitaj dum la erao de eŭropa [[koloniismo]]. Ekde koloniismo, afrikaj ŝtatoj estis suferintaj nestabilecon, korupton, violenton, kaj aŭtoritatismon. La plej majoritato de afrikaj ŝtatoj estas [[respubliko]]j kiuj funkcias laŭ ioma formo de [[prezidenta sistemo]] de regado. Tamen, malmultaj el ili kapablis teni [[Demokratio|demokratajn]] registarojn laŭ permanenta bazo, kaj multaj anstataŭ ciklis tra serio de [[puĉo|puĉoj]], kiuj produktis [[militreĝimo]]jn.
 
Granda nestabileco estis ĉefe rezulto de marĝenigo de etnaj grupoj, kaj korupta rabado fare de la estroj. Multaj politikestroj (foje militestroj) profitis etnajn konfliktojn, kelkaj el kiuj estis troigitaj, aŭ eĉ kreitaj, de la kolonia regado. En multaj landoj, la [[Armitaj fortoj|armeo]] estis ofte konsiderata kiel nura grupo kiu povus efektive elteni la ordon, kaj ĝi regis multajn landojn en Afriko dum la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj. Dum la periodo el la 1960-aj jaroj al la fino de la 1980-aj jaroj, Afriko suferis pli ol 70 puĉojn kaj 13 prezidentajn [[murdo]]jn. Ankaŭ limaj kaj teritoriaj disputoj estis oftaj, kaj la Eŭrop-devigitaj limoj de multaj landoj estis ege kontraŭitaj pere de armitaj konfliktoj.
 
[[FileDosiero:SADF-Operations 4.jpg|thumb|Sudafrikaj pagosoldatoj dum atako en Angolo dum la Sudafrika Limomilito.]]
Ankaŭ la konfliktoj de la [[Malvarma Milito]] inter Usono kaj [[Sovetunio]], same kiel la politikoj ke la [[Internacia Monfonduso]], ludis gravan rolon en la kreo de nestabileco. Kiam lando iĝis sendependa por la unua fojo, oni ofte esperis ke ĝi aliĝu kun unu el la du [[superpotenco]]j. Kelkaj landoj en [[Nordafriko]] ricevis sovetan milithelpon, dum aliaj en Centra kaj Suda Afriko estis subtenitaj de Usono, Francio aŭ ambaŭ. Dum la 1970-aj jaroj okazis pliigo de la konfliktoj de la Malvarma Milito, same kiel ĵus sendependaj [[Angolo]] kaj [[Mozambiko]] aliiĝis kune al la bloko de Sovetunio, kaj landoj de Okcidento kaj Sudafriko klopodis haltigi la sovetan influon per subteno de amikaj reĝimoj aŭ insurekciaj movadoj. En [[Rodezio]], maldekstraj geriloj helpitaj de Sovetunio kaj de Ĉinio kunigitaj en la Zimbabva Patriota Fronto eltenis fortan kamparan gerilon kontraŭ la blankula registaro de la lando. Estis enorma [[malsatego]] en Etiopio en 1983–85, kiam centoj da miloj de perosnoj malsatmortis. La kapitalisma propragando asertis ke la marksisma ekonomia politiko malbonigis la situacion.<ref>{{cite news|url=http://news.bbc.co.uk/2/hi/africa/703958.stm|title=BBC: 1984 famine in Ethiopia|date=6a de Aprilo 2000|accessdate=1a de Januaro 2010|work=BBC News}}</ref><ref>Robert G. Patman, ''The Soviet Union in the Horn of Africa'' 1990, ISBN 0-521-36022-6, pp. 295–296</ref><ref>Steven Varnis, ''Reluctant aid or aiding the reluctant?: U.S. food aid policy and the Ethiopian Famine Relief'' 1990, ISBN 0-88738-348-3, p. 38</ref> La plej detrua milita konflikto en moderna sendependa Afriko estis la [[Dua Konga Milito]]; tiu konflikto kaj ties sekvoj mortigis ĉirkaŭkalkule 5.5 milionojn da personoj.<ref>{{cite news|url=http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/africaandindianocean/democraticrepublicofcongo/8792068/Is-your-mobile-phone-helping-fund-war-in-Congo.html|title=Is your mobile phone helping fund war in Congo?|date=27a de Septembro 2011|work=The Daily Telegraph|location=London|first=Gordon|last=Rayner}}</ref> Ekde 2003 esti pliiĝanta [[Milito en Darfuro|konflikto en Darfur]] kiu rezultis en humana katastrofo. Alia elstara tragedia okazaĵo estis la [[Ruanda Genocido]] de 1994 en kiu ĉirkaŭkalkulitaj 800,000 personoj estis murditaj. Nemilita afero kiu malbonigis la vivkondiĉojn de multaj landoj estis la eksplodo de [[Aidoso]].
 
Linio 263:
* [[1473]]: portugalo [[Lopo Gonçalves]] atingis ŝipe la [[Ekvatoro]]n
* [[1482]]: [[Diogo Cão]] ektrovis [[Kongo]]n, post 2 jaroj li atingis la nunan [[Namibio]]n ŝipe
* [[1487]]: [[Bartolomeu Dias]] atingis [[Bonespera Kabo|Bonesperan Kabon]]
* [[1488]]: [[Pêro da Covilhã]] ŝipadis ĉe [[Sudafriko]]
* [[1498]]: [[Vasco da Gama]] ĉirkaŭis la tutan Afrikon kaj atingis la nunan [[Barato]]n
* [[1500]]: portugalo [[Diogo Dias]] ektrovis [[Madagaskaro]]n
* [[1769]]: [[James Bruce]] ektrovis [[fonto]]n de Blua [[Nilo]]
* [[1795]]: [[Mungo Park]] vojaĝis al [[Niger]]
* [[1848]]: [[Johannes Rebmann]] ektrovis [[Kilimanĝaro]]n
* [[1850]]: [[Heinrich Barth]] atingis [[lago]]n [[Ĉado (lago)|Ĉado]], poste [[Timbukto]]n
* [[1854]]: [[David Livingstone]] unuafoje traveturis Afrikon laŭ oriento-okcidento
* [[1858]]: [[Richard Francis Burton]] kaj [[John Hanning Speke]] ektrovis lagojn [[Tanganjiko]] kaj [[Viktoria-lago|Viktorio]]
* [[1861]]: geedzoj Baker ektrovis lagon [[Alberto (lago)|Alberto]]
* [[1865]]-[[1867]]: [[Friedrich Gerhard Rohlfs]] vojaĝis de [[Tripolo]] ĝis [[Lagoso]]
* [[1887]]: [[hungaroj|hungaro]] [[Sámuel Teleki (esploristo)]] ektrovis lagon [[Turkana (lago)|Turkana]]
* [[1889]] [[Hans Meyer]] kaj [[Ludwig Purtscheller]] sukcese grimpis [[Kilimanĝaro]]n,
Linio 288:
 
{{Ĉefartikolo|Afrika Banko por Disvolviĝo}}
La grupo de la '''Banko por Afrika Disvolviĝo''' aŭ '''Afrika Banko por Disvolviĝo''' ('''AfDB''') estas multflanka financa institucio por disvolvigo establita por kontribui al la ekonomia disvolvigo kaj socia progreso de afrikaj landoj. La ABD estis fondita en 1964 kaj enhavas tri entojn: nome la Afrika Banko por Disvolviĝo, la Afrika Fonduso por Disvolviĝo kaj la Niĝeria Fidata Fonduso.
La misio de ABD estas lukti kontraŭ la malriĉo kaj plibonigi la vivkondiĉojn en la kontinento pere de la helpo al la investado de publika kaj privata kapitaloj en projektoj kaj programoj kiuj estas intencitaj por kontribui al la ekonomia kaj socia disvolvigo de la mondoregiono.<ref>[http://www.hha-online.org/hso/partner/african-development-bank Alirita la 15a de Novembro 2012]</ref>
 
Linio 336:
Estas super 2100 kaj laŭ kelkaj kalkuloj super 3000 [[lingvo]]j parolataj denaske en [[Afriko]]<ref>{{Cito|Titolo=African Languages: an Introduction - afrikaj Lingvoj: Enkonduko|Eldonejo=Cambridge University Press - Cambridge University Press|Jaro=2000}}</ref><ref>{{Cito|Titolo=The Language of African Literature - La Lingvo de afrika Literaturo|Paĝoj=ix|Eldonejo=Africa World Press - Afriko Monda Gazetara|Jaro=1998|ISBN=0-86543-534-0|Citaĵo=Africa is incredibly rich in language—over 3,000 indigenous languages by some counts, and many creoles, pidgins, and lingua francas. - Afriko estas nekredeble riĉa en lingvo—super 3.000 indiĝenaj lingvoj laŭ kelkaj kalkuloj kaj multaj kreolaj, piĝinaj kaj linguafrankaoj.|URL=http://books.google.com/books?id=XkkrDH27jmIC&lpg=PP1&pg=PR9|Alirdato=2011-06-23}}</ref>, klasigitaj en pluraj gravaj [[lingva familio|lingvaj familioj]]:
 
* [[Afrikazia lingvaro]]: disvastiĝo en la [[Mezoriento]], [[Nord-Afriko]], la [[Korno de Afriko]] kaj partoj de la [[Sahelo]]
* [[Nilo-sahara lingvaro]]: centrita sur [[Sudano]] kaj [[ĈadioĈado]]
* [[Niĝerkonga lingvaro]] kovras [[Okcidentafriko|Okcidentan]], [[Centra Afriko|Centran]] kaj [[Orientafriko|Sudorientan Afrikon]]
* [[Kojsanaj lingvaroj]] estas koncentritaj en la dezertoj de [[Namibio]] kaj [[Bocvano]]
* [[Aŭstronezia lingvaro]] sur [[Madagaskaro]].
* [[Hindeŭropa lingvaro]] sur la suda parto de la kontinento.
 
Ekzistas pluraj aliaj malgrandaj familioj kaj [[senparenca lingvo|senparencaj lingvoj]], kaj ankaŭ apenaŭ konataj lingvoj kiujn oni ankoraŭ ne klasifigis. Aldone, Afriko havas tre diversajn [[signolingvo]]jn, el kiuj multaj estas senparencaj.