Pacpastroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Pacpastroj''' (ĉeĥe: ''Sdružení katolických duchovních Pacem in terris / SKD-PIT''; germane: ''Friedenspriester'') estis [[katolika Eklezio|romkatoikaj]] pastroj [[ĉeĥoslovakio|ĉehoslovakaj]] propravole kunlaborantaj kun komunismaj ŝtataj institucioj. Ili deziris agadi eneklezie laŭ la volo de diktaturestruloj.
== Periodo 1951–1968 ==
La unuan fojon la termino aperas en 1951 kiam la ŝtato ekprovis detrui la eklezian unuecon inter katolikoj ĉeĥoslovakiaj kaj la monda eklezio kreante organizaĵon de reĝimemaj pacpastroj. <ref>La termino priskribatas de Jan Stříbný en ''Lexikon fuerfür Theologie und Kirche'', 3-a eldono, 10/281, eldonite de Walter Kasper, ISBN 3-451-22012-1</ref> La komunistoj ja sukcesis althierarkigi ne malmultajn virojn. La organizo malfondiĝis dum la [[Praga printempo 1968]]. Reprenis la agadaĉon la t.n. Laborgrupo por [[Dua Vatikana koncilio|postkoncilia]] renovigo.
== Periodo 1971–1989 ==
En 1971 fondiĝis la Societo de katolikaj pastroj Pacem in terris nomita laŭ la papa enciklo ''[[Pacem in terris]]'', kies anoj malfermite kunlaboradis kun la ateisma ŝtato. Sekvatis tiamaniere [[geto|getigo]] de la eklezio katolika kaj lamigo respektive fina estingo de religia praktiko. Bazo ĝia estis katolikaj pastroj kiuj nomiĝis patrujemaj aŭ pacaj; ilia plibeliga nomo malkaŝu la kolaboremadon. La biblia bildo pri veno de lumo el oriento (latine: ''ex oriente lux'') ali-interpretitis en la senco de lumiĝo danke al orienta (=[[sovetunio|sovetia]]) komunismo-importo kiu pacigu ĉiujn popolojn. La membroj estis konvinkitaj ke neniu alia sociordo ebligus pli bone la realigon de la vera socia programo de [[Jesuo Kristo]].<ref>Hanuš Balík: ''Katolická církve v Československu 1945–1989''; eldonejo CDK, Brunno 2007, p. 129-130</ref> Ŝajne parto de la pastroj agis malmalice kaj sindone. La oficiala organo ''Gazeto katolika'' iĝis nura propadandilo.