Ĉeĥoslovakio: Malsamoj inter versioj

79 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Mallonga periodo de degeligado en [[Sovetunio]] en duono de la sesdekaj jaroj gvidis al liberigo en tiama Ĉeĥoslovakio kaj al [[Praga printempo 1968|Praga printempo]] en la jaro [[1968]]. Esperoj por „socialismo kun homa vizaĝo“ estis laŭ ordono el [[Moskvo]] energie finigitaj per la invado de ŝtatoj de [[Varsovia Kontrakto]], oficiale nomita „frateca helpo“. Tiamaj ĉeĥoslovakaj politikistoj ([[Alexander Dubček]] kaj pluaj) ne vidis alian eblecon ol denove, same kiel antaŭ 30 jaroj cedi al la premo.
 
Tiutempe foriris la tria ondo de elmigrado. Venis la t.n. „normaligo“ kaj [[Gustáv Husák]]. La sekvantaj du dekjaroj estas konsiderataj kiel regado de „griza zono“, la regado de [[konformismo]]. La [[Katolika Eklezio]] ekz. minacatis per instalo de ŝtataj [[pacpastroj]].
 
Kiam la rilatoj interne de Sovetunio liberiĝis kaj perestrojko realiĝis en la dua duono de la okdekaj jaroj, en [[novembro]] de [[1989]] ankaŭ la [[socialismo|socialisma]] Ĉeĥoslovakio malfermis sin al la ĉirkaŭa mondo ekirante al vojo al demokratio kaj al merkata ekonomio.
 
38 978

redaktoj