Konero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Sirolo-vista conero.jpg|eta|300px|<center>Monto Konero vidata de [[Sirolo]]]]
 
'''Konero''' - [[itale]] '''''Monte Conero''''' [prononco {{IFA|kɔːnero}}], ankaŭ konata kiel ''Monte d'Ancona'', estas [[promontoro]] ("terkapo") en [[Italio]], situanta rekte sude de la haveno de [[Ankono]] en la [[Adriatiko]].
 
La nomo ''Conero'' venas de la greka nomo ''Komarós'' kaj indikas la [[okcidenta arbuto|okcidentan arbuton]] kiu estas ofta en la deklivoj de la monto. La monto estas 572 metrojn alta kaj ĝi estas la sola alta marborda punkto ĉe la [[Adriatika Maro]] inter [[Triesto]] kaj la masivo [[Gargano]] en la regiono de [[Apulio]]. La marborda monta deklivo konsideratas inter la plej taŭgaj lokoj por [[birdumo]] en [[Eŭropo]], aparte dum migrado de [[rabobirdo]]j (marto-majo kaj aŭgusto-septembro).