Esperanto-movado en Luksemburgo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 11:
En 30aj jaroj la germano Wilhelm Solzbacher (kiu poste aktivis dum jardekoj en Usono) estis delegito en urbo Luksemburgo. Tio estas kampo ankoraŭ priesplorinda. Dum multaj jaroj Ido estis certe pli konata en Luksemburgio ol Esperanto, pro la laboro de la instruisto Henri Meier (1888-1973) el Esch-sur-Alzette, kiu organizis internacian Ido-kongreson en Luksemburgo en 1924.
 
La nuna asocion, "Luksemburga Esperanto-Asocio", koncize LEA, fondis malgranda grupo de idealistoj la [[26an de novembro]] [[1971]] je la horo 20h30. Post tiu fondiĝo jam en 1972 unu el la grupo, s-ro Emile Pleim, kuraĝis gvidi kurson al 15 junaj geinteresuloj. El tiu kurso pluraj personoj engaĝiĝis movade kaj baldaŭ LEA konsistis el deko da aktivuloj kaj 120 honoraj membroj. Jen la unua komitato: Marcel Ries - prezidanto, Robert Hoegener – vizprezidanto, Emile Pleim – sekretario, Beby Hopp – kasistino, Raymond Huberty kaj la idisto Henri Meier – membroj. En 1972 Marcel Ries tre verve reprezentis la novan luksemburgan movadon ĉe fervojista kongreso en ClervaŭClervaux. Jam jaron poste en 1973 LEA okazigis "Eŭropan kongreson" kun pli ol 500 partoprenantoj el 20 landoj. En la preĝejo de Bonnevoie estis celebrita tiumomente la unua Esperanto-geedziĝo en nia lando. Sekvis du jarojn poste unua junulara aranĝo en la tiama "Maison de l'Europe" en Pfaffental helpe kun Hans-Dieter Platz el Germanio. Dum la sekvantaj jaroj la asocia kaj esperantista vivo rapide evoluis kaj en 1977 Albert Wickler - dua prezidanto de LEA - organizis ILEI-konferencon sur Kirchberg. Tiutempe ankaŭ pastro Hansjörg Kindler kun granda entuziasmo membriĝis al la luksemburga grupo kaj ekde tiam tre forte influis la asocian vivon. Menciindas kelkaj gravaj eventoj: 38-a IKUE kongreso en 1979, regulaj kursoj, bela posta ŝtampo ESPERANTO, semajna rubriko en la plej grava gazeto ‘Lŭemburger Wort’, Esperanto-Centro ĉe 'Place des Bains', luksemburga stando ĉe la UK en Ateno, prospekto pri Luksemburgio 'la verda koro de Eŭropo', Eŭropa Kalendaro, organizado de Esperanto-kursoj en la somera artlernejo 'Summerakademie' kaj kaj kaj...
 
En la jaro 1980 Brian Moon elektiĝis prezidanto de LEA, kaj ĝis la hodiaŭa tago li gvidas la asocion. Aranĝoj kiel partopreno en 'Fête des Langues', diversaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj, ĉiumarda kunveno kaj ĉiumonata prelego kun diversaj temoj karakterizas la nunan programon de la asocio. Dank al kara forpasinta membro Ger Schlechter (mem regule radio-aktiva dum longa tempo ĉe RTL) LEA disponas pri ege taŭga kunvenejo en kvartalo Limpertsberg en la ĉefurbo Luksemburgo. La asocio momente havas ĉ. 25 aktivajn membrojn kaj ĉ. 80 pli malpli aktivajn. Dum la pli ol 40 jaroj de ekzisto de la asocio almenaŭ 360 personoj eklernis la internacian lingvon.