Marie Dubois: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
e
polurado
e (forigis averton "polurinda")
e (polurado)
Ĉe la altlernejo de [[Teatro|dramarto]] de la Blanka strato en [[Parizo]], Claudine Huzé lernis la modernan komedion kaj la klasikajn verkojn. Tuj post la fino de tiuj kursoj, ŝi rolis en pluraj teatraĵoj de diversaj registroj.
 
Rimarkita en televidaj elsendoj, ŝi estis engaĝita de la filmisto [[François Truffaut]] por la filmo ''Tirez sur le pianiste'' (Pafu la pianiston) en 1960. Li trovastrovis por ŝi la pseŭdonimon Marie Dubois, en omaĝo al heroino de romano de la verkisto kaj poeto [[Jacques Audiberti]], publikigita en 1952. Dum tiu filmado, la unuaj simptomoj de multloka sklerozo montriĝis, dum ŝi estis nur 23-jara. Ŝi volis forgesi tiun unuan alarmon por roli kun la reĝisoroj de la [[Franca Nova Ondo]]. Ŝi rolis en ''Une femme est une femme'' (Virino estas virino) de [[Jean-Luc Godard]], ''Jules et Jim'' (Jules kaj Jim) de [[François Truffaut]] kaj '' La Ronde'' (La Rondo) de Roger Vadim.
 
Ŝi fariĝis ankaŭ populara aktorino en filmoj de [[Georges Lautner]], [[Henri Verneuil]] aŭ [[Édouard Molinaro]]. En 1964, ŝi estis la filino de [[Jean Gabin]] en ''L'Âge ingrat'' (La sendanka aĝo), flanke de Fernandel kaj de ties filo Franck [[Fernandel]]. En 1965, ŝi rolis en ''Les Grandes Gueules'' (La Grandaj Faŭkoj) kun [[Bourvil]] kaj [[Lino Ventura]].
En 1966, ŝi aliris vere al la konateco danke al la rolo de Juliette en la komedio ''[[La Grande Vadrouille]]'' (La Granda vagado) de Gérard Oury, en kiu ŝiaj blondeco kaj bluaj okuloj renversigas la koron de [[Bourvil]]. La filmo, granda populara sukceso en tiu epoko, superis la rekordon de la nombro de enirbiletoj en kinejoj. Ŝi retrovis poste [[Jean-Paul Belmondo]] en ''Le Voleur'' (La Ŝtelisto), sub la direkto de Louis Malle. En 1969, ŝi partoprenis en la internacia distribuo de ''Gonflés à bloc'' (Plene sentimaj) kun [[Tony Curtis]], Jack Hawkins, Peter Cook, [[Bourvil]] kaj Terry Thomas kie ŝi rolas feministinon flanke de [[Mireille Darc]].
 
En 1972, la Nacia akademio de kino donis al ŝi la premion de interpreto por ŝia rolo de Alice en '' Les Arpenteurs'' (La Termezuristoj). Alia populara sukceso alvenis poste: ''Vincent, François, Paul... et les autres'' (Vincent, François, Paul kaj la aliaj) de Claude Sautet en 1974. Ŝi atingis la rekonon de siaj samranguloj en [[1978]] kiam ŝi ricevis la [[César|Cezaron]] de la plej bona aktorino en duaduaranga rolo por sia prezentado en la filmo ''La Menace'' (La Minaco) de [[Alain Corneau]], en kiu ŝi ludasrolas la rolon de ĵaluzaĵaluzan virinovirinon.
 
Post la filmado, ŝia multloka sklerozo retrafis, dudek jarojn post la unuaj alarmoj. Ŝi malakcelis, ekde tiam, sian kinan aktivadon, aperante nur en duarangaj roloj kiel en televido, tiel ankaŭ en kino. En [[2001]], ŝi ekbatalis publike kontraŭ la multloka sklerozo, atestante en kampanja filmo reĝisorita de [[Alain Corneau]]. La {{daton|3|11|2007}}, ŝi perdis sian edzon Serge Rousseau, agento kaj filmaktoro, kun kiu ŝi estis edziniĝinta ekde [[1961]], kaj patro de sia filino Dominiko.
 
Ŝi mortis {{mortodato|2014|10|15}} en maljunulejo de [[Lescar]], apud Pau[[Paŭo]]. Ŝi estas entombigita en la tombejo de [[Ville-d'Avray]].
 
== Filmografio ==
238

redaktoj