Kapitano Katarino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Avmiller (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kapitano Katarino''' (angle ''Captain Katie'') estas fikcia [[rolulo]] inventita de la usona verkisto [[Alex Vaughn Miller]]. Katarino aperas en tri el la infanlibroj de Miller: ''Kapitano Katarino: La Pirato Alergia je Gluteno'' (2017), ''Kapitano Katarino kaj la Malto de Veneno'' (2017), kaj ''Kapitano Katarino kaj la Aĉa Arakido'' (2017). Ĉiu libro uzas anglan titolon sur la kovrilo sed enhavas kaj anglan kaj Esperantan versiojn de la teksto kaj estas havebla per [[Amazon]].
 
Katarino estas pirata kapitano, kiu deklaras militegon kontraŭ la [[gluteno]] post malkovro, ke ŝi havas la malsanon [[celiakio]]. Dum la militego, ŝi renkontas la mariston Druo, kiu kuraĝe kontraŭstaras ŝin. Agnoskante ke ŝi malpravis, ŝi nuligas la militegon kaj edziniĝas kun Druo ĉe la fino de la unua libro.
 
En la dua libro, pirata rivalo Berto klopodas mortigi Katarinon per glutenplena [[deserto]] post malgajno kontraŭ ŝi en ŝipkonkurso. Kelnerino Minjo informas al Katarino kaj Druo pri la komploto kaj ili defendas sin en granda [[skermo]] sur la ŝipo. Berto enfalas en la maron, lia ŝipo estas donata al Minjo, kaj Katarino naskas bebon.
 
La tria libro temas pri la edzo Druo, kiu lernas, ke li havas alergion kontraŭ la ternukso [[arakido]]. Li senatente perdas sian medikamentan injektiloninjekciilon kaj hazarde manĝas ternuksbuteran kekson[[kekso]]n. Katarino urĝe serĉas la mankantan aparaton kiam li suferas anafilaksian reagon. Ŝi elaĉetas ĝin el la eta fripono, kiu ŝtelis ĝin, kaj per ĝi savas la vivon de Druo.
 
== Eksteraj ligiloj ==