Alexandre Dumas (filo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
==Vivo==
Kiel 17-jarulo, ĵus finstudinte ĉe la Kolegio Bourbon, Dumas eniris la verkistan karieron per la volumetoj da poemoj: »Péchés de jeunesse« (junecaj pekoj). Poste li akompanis la patron dum vojaĝoj tra Hispanujo kaj Norda Afriko kaj publikigis post la reveno hejmen fantazian sesvoluman romanon titolitan: »Histoire de quatre femmes et d'un perroquet« (historio de kvar virinoj kaj unu papago) (1847), kiu igis scivola la publikon. Serio da aliaj romanoj kiel: »Le roman d'une femme« (Romano de virino) (1848), »Césarine« (Cezarino) (1848), »[[La dame aux camélias]]« (La sinjorino kun la kamelioj) (1848), »Le docteur Servans« (doktoro Servans)(1849), »Antonine« (Antonino) (1849), »Trois hommes forts« (Tri fortuloj) (1850), »Tristan le Roux« (1850), »Diane de Lys« (1851), »Sophie Printemps« (1853), »La boîte d'argent« (La arĝenta skatolo) (1855), »Vie à vingt ans« (Vivo je dudek jaroj) (1856). Aliaj sekvis dum malmultaj jaroj.
 
El ĉiuj tiuj verkoj montris fizionomion propran nur »La dame aux camélias«, glata rakonto pri la vivo de la akompanistino Marie Duplessis frue mortinta pro tuberkulozo. La sukceso de la romano kreskis kiam ĝi fariĝis dramo (1852). Tiel naskiĝis la franca nov-realisma dramo-skolo. La verko elstaras pro akra observado de sociaj kutimoj, per mastrado de la dramaj formoj kaj per la spontanaj vivaj dialogoj. Kontribuis al la sukceso la tikleco de la temo pri malvirto. En du aliaj pli postaj verkoj: »Diane de Lys« (1853) kaj »Le demimonde« (La meza socio)(1855), Dumas traktis similajn temojn sed nun eĉ pli satire - por meti spegulojn antaŭ la okulojn de la samtempuloj, kiel decas por komediisto.