Guadamur: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 96:
Ĉe la alveno de la Dua Respubliko la vilaĝo konis la kreon de la unua laborista sindikato, nome la Unión General de Trabajadores ([[UGT]]), kies sidejo, la Sociedad Obrera Casa del Pueblo, estis situanta ĉe la strato de San Antón.<ref name="Segunda República"> Laŭ ''Tribunal Supremo'', {{daton|9|marto|2005}}, pri parta akcepto de peto farita de la ''Partido Socialista Obrero Español'' laŭ Leĝo de {{dato|15|decembro|1998}}, pri redono al politikaj partioj de havaĵoj iame rabitaj de la frankisma diktaturo. Fonto: http://www.la-moncloa.es/ Órgano: Tribunal Supremo, Sala de lo Contencioso. Sede: Madrid. Sección: 3. N° de recurso: 78/2001. Fecha de resolución: 09–03–05. Procedimiento: contencioso. Ponente: Óscar González González. Tipo de Resolución: sentencia. Resumen: Compensación o restitución a los Partidos Políticos de bienes o derechos incautados, período 1936–1939.</ref> Oni konstruis Publikajn Lernejojn ([[1935]]), ĝis tiam instalitajn en ia stalo en la aktuala strato de Andrés Hornillos; nune ili loĝigas la Interpretejon de la [[Trezoro de Guarrazar]]. La demokratia reĝimo ankaŭ konstruis la straton Nueva (nova), loĝata de laboristoj kaj kamparanoj kaj tiam la ununura strato rekta kaj nivelita el la vilaĝo; prezentis armonian disponon de fasadoj, altoj kaj kortoj kiu ne survivis ĝis nun.
 
Post la [[Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936]], Guadamur restis laŭ la registaro de la [[Dua Hispana Respubliko]] ĝis la lastaj tagoj de la [[Hispana Enlanda Milito]]. En novembro de 1936 bataliono de Milicoj kapitanita de Manuel Iglesias Castro rekrutis en Guadamur kamparanojn socialistajn.<ref name="Segunda República">José María Ruiz Alonso, ''La Guerra Civil en la provincia de Toledo'', Ciudad Real, Almud, 2004, pág. 255 (a), paĝo 602 (b), ISBN 84-932833-5-5.</ref> En decembro samjare refunkciis la Municipo siajn sesiojn, post komenca momento kiam la Defendokomitatoj duarangigis ĝin. Ĝi estis politike unukolora, ĉar la sep [[skabeno]]j estis socialistoj (FETT-[[UGT]]). En tiu momento prezentas Guadamur ekzemplon de integra kolektivismo: nur du bienoj okupis tiam 52,2 % de la municipa teritorio, kaj post la milita insurekcio okazis la konfisko de tiuj bienoj kaj aliaj, same kiel de la malgrandaj vendejoj kaj domoj de tiuj konsideritaj ''malamikoj'' de la Respubliko. Je la [[25a de aŭgusto]] de [[1936]] oni kreis la kolektivecon «[[Pablo Iglesias Posse|Pablo Iglesias]]» kaj la tuta municipa teritorio integriĝis en ĝi. Komitato de Liverdao respondecis pri la komerco kaj pri la ununura trinkejo. La preĝejo kaj la ermitejoj de la Nasko kaj de Sankta Antono iĝis grenejoj-magasenoj. La kastelo suferis rabadon, inter alie de la biblioteko. La Municipo, kiel ĉe aliaj vilaĝoj de la Hispanio respublika, eldonis propran monaĵojn. La {{dato|7|majo|1937}} la frankisma armeo rompis la fronton sude de la urbo de [[Toledo]] kaj eniris ĝis la nordo de la municipa teritorio; en tiu agado ĝi konkeris la najbaran vilaĝon de [[Argés]], kiu denove venos al respublika teritorio post kelkaj tagoj. Inter la 12-a kaj la 25-a de majo la 11-a Divizio de la [[Popola Armeo de la Respubliko]], sub estro de la komunisto [[Enrique Líster]], okazigis mitingojn (kun koncerto kaj kino) en la zono; tiu de Guadamur okazis ĉe la Urbodomo kaj la strato de la Nasko, kaj partoprenis reprezentantoj de la vilaĝo, delegitoj de la laboristoj de la fabrikoj de Madrido kiuj sponsoris la Divizion kaj reprezentantoj de tiu. En oktobro de [[1937]] la integra koleltiveco perdis sian forton, kiel en multaj aliaj lokoj, pro la premo de la komunistoj, kiuj defendis kooperativojn surbaze de malgrandaj posedantoj ĉu kamparanaj ĉu industriaj aŭ de servoj. En oktobro de [[1938]] prto tiu premo oni donis terpecon al la laboristoj kiuj volas separiĝi el la [[komunumo]]. La iniciato, konvertita jam en kooperativo kamparana dissolviĝis fine de tiu sama jaro. La {{dato|27|marto|1939}} la frankisma armeo eniris en la vilaĝo, kelkajn tagojn antaŭ la oficiala fino de la milito.
 
=== Diktaturo ===