Francisko el Asizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĉi tiu estas traduko de la itallingva teksto, kiu estas egale tradukita e la franca, angla kaj germana lingvoj. La detaloj pri la vivo aperas en la postaj cxapitroj
Tegel (diskuto | kontribuoj)
e Forigis redaktojn de 93.40.185.31 (diskuto); restarigis al la lasta versio de Denaska1
Etikedo: Amasmalfaro
Linio 25:
|disputeblaj demandoj=
}}
'''Sankta Francisko el Asizo''' (aŭ '''de Assisi''') ([[26-a de septembro]] [[1181]] – [[3-a de oktobro]] [[1226]]) estas unu el la plej famaj [[sanktuloj|kristanaj sanktuloj]] kaj la fondinto de la religia ordeno, [[franciskanoj]], unu el la ĉefaj ordenoj de [[katolikismo]]. [[Sanfrancisko]], la [[Usono|usona]] urbo en [[Kalifornio]] estis tiel nomita je lia honoro.
 
Sankta Francisko naskiĝis en [[Asizo]], [[Italio]] en [[1181]] aŭ [[1182]] kiel ''Francesco BERNARDONE''. Li estis tiel nomita pro [[Francio]] el kie venis lia patrino (el [[Provenco]]) kaj kie lia patro ofte vendis tolon. Lia patro, komercisto, estis riĉa sed ne nobela. Por gajni gloron kaj titolon
por la familio, kaj por si mem, Francisko batalis (inter aliaj) en la senĉesa milito kontraŭ [[Peruĝo]], apuda malamika urbo. Anstataŭ gloron kaj titolon, Francisko gajnis kaptitecon ([[1202]]) kaj, poste, longan malsanon.
 
Dum ĉi tiu tempo, [[Dio]] parolis al li per [[sonĝo]]j. En unu sonĝo Francisko estis en granda halo kie estis pendigitaj ŝildoj, ĉiu markita kun la [[Kristana kruco|Sankta Kruco]]. Francisko aŭdis voĉon, kiu diris, "Ĉi tiuj estas por viaj soldatoj." Li pensis ke la sonĝo signifas ke li estos princo, sed fakte la soldatoj estos la franciskanoj.
 
Lia deziro de milita gloro ne estis tuj kaj tute estingita, sed post la ada ripeto de milito, kaptiteco, malsano kaj sonĝo, li iom post iom komprenis la malplenecon de sia vivo kaj de monda gloro.
 
Anstataŭ ol al milito, Francisko turnis sin al preĝado kaj helpo de malriĉuloj. [[Humileco]] anstataŭ [[honoro]]. Tio starigis lin kontraŭ sia patro, Petro, kiu volis ke Francisko fariĝu komercisto kaj uzu riĉecon por profito, ne por la malriĉuloj. Fine, en la printempo de [[1206]], kiam eĉ malliberejo ne haltigis Franciskon, Petro iris kun li al la [[episkopo]] por haltigi tian frenezan konduton. Sed la kunveno ne okazis kiel Petro celis: anstataŭ Franciskon penteman, li spektis Franciskon kiu rezignis pri la riĉaĵo de sia patro, eĉ redonante la vestojn, kiujn li tiam surportis.
 
Post tio, Francisko vivis kiel [[ermito]] kaj predikis pri simpla kaj malriĉa vivo de la [[evangelio]]j. Li allogis sekvantojn, eĉ inter la riĉuloj. Kiam li havis 11 sekvantojn, li verkis mallongan Regulon por la nova ordeno kaj gajnis la aprobon de la [[papo]]. Tiel ekis la ordeno de la franciskanoj.
 
Francisko kaj liaj sekvantoj nek celis la pompon de episkopo kaj princo, nek la formondan izolecon de la [[monaĥo]], kaŝita de la pordego de sia monaĥejo, sed la enmondan sanktecon kaj malriĉan simplecon de [[Jesuo Kristo]] mem.
 
En la epoko de Francisko, la [[katolikismo|Eklezio]] estis tre potenca sed tre diboĉa. Tia diboĉeco nature instigis [[herezo]]jn (ekzemple, [[albiganismo]]) kaj reformojn. Francisko estis fondinto kaj estro de unu el la reformoj, kiu formiĝis kiel la religio ordeno la franciskanoj. La fratoj de la ordeno votis ĉi tiujn tri:
 
* malriĉeco
* obeeco
* ĉasteco
 
La tri nodoj en la zono de Francisko—kaj en la zono de ĉiu monaĥo—reprezentas la tri votojn. Ĉiu voto staris kontraŭ la diboĉa praktiko de la tiama Eklezio.
 
Dum la jarcentoj sekvintaj, la monaĥoj de la franciskanoj kaj de la [[dominikanoj]] (ordeno simila al tiu de Francisko, fondita de [[Sankta Dominiko]]) kreskis potenca, do bridinte la potencon de la papo (kiu estis tro potenca por la bono de la Eklezio, havante eĉ armeon).
 
Francisko ankaŭ fondis du aliajn ordenojn: unu por virinoj (kun [[Klara el Asizo|Sankta Klara el Asizo]], la [[Klaraninaj monaĥinoj|Malriĉaj Klaraninoj]] en [[1212]], kaj la alian por laikuloj, la [[Sekulara franciskana ordeno|Tria Ordo]] en [[1221]].
 
En [[1219]] dum la Kvina [[Krucmilito]], Francisko iris al [[Egipto]] por kristanigi la Sultanon, sed sen sukceso.
 
Post la milito, li emeritiĝis de sia posteno kiel estro de la ordeno, kaj j verkis poemon, konatan kiel "La kantiko de la kreitaĵoj, ". ĝin tradukis en Esperanton de K. Kalocsay. Tiam li ricevis la [[stigmato]]n (vundonj en mano kaj piedo simile al Kristo), la unua konata kazo de stigmato.
 
Li mortis je la [[3-a de oktobro]] [[1226]], kaj estis oficiale agnoskita kiel sanktulo de la Eklezio post nur du jaroj (kutime la [[proceso]] daŭras jarcentojn).
 
La [[festotago]] de Sankta Francisko estas la [[4-a de oktobro]].
 
[[Muzikteatro|Muzikalo]] pri la vivo de Francisko "[[Francesco]]" estis ludita dum la [[IJK 1997]] en Assisi [[Esperanto-teatro|en Esperanto]].
 
== Preĝo de Sankta Francisko el Asizo ==
[[Dosiero:Francesco - Fioretti, 1476-1479 - 1571894 if00284200 Scan00003.jpg|eta|''Fioretti'']]
Sankta Francisko, laŭdire, ne kreis faman preĝon:
 
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo