Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 198:
Inter 1904 kaj 1906, ŝi aperis en ampleksa gamo de roloj, inter kiuj [[Francesca di Rimini]] de [[Francis Marion Crawford]], la rolo de Fanny en ''Sappho'' de [[Alphonse Daudet]], la magiistino [[Kirko (mitologio)|Circe]] en teatraĵo de Charles Richet, la parto de [[Marie Antoinette]] en la historia dramo Varennes de Lavedan kaj Lenôtre, la parto de la princo-poeto Landry en versio de [[La dormanta belulino]] de Richepin kaj Henri Cain, kaj nova versio de la teatraĵo ''Pelléas et Mélisande'' de la [[Simbolismo (arto)|simbolista]] [[poeto]] [[Maurice Maeterlinck]], en kiu ŝi ludis la masklan rolon de Pelléas kaj la brita aktorino Beatrice Campbell kiel Melissande.<ref> Tierchant 2009, pp. 297–298.</ref> Ŝi stelulis ankaŭ en nova versio de ''Adrienne Lecouvreur'', kiun ŝi mem verkis, diferenca el pli frua versio kiun estis verkinta por ŝi Scribe. Dum tiu tempo, ŝi verkis dramon, ''Un coeur d'homme'', en kiu ŝi ne ludis rolon, kiu estis ludita en la Théâtre des Arts, sed daŭris nur tri prezentojn.<ref> Skinner 1967, p. 294.</ref> Ŝi ankaŭ instruis aktoradon dum mallonge en la Konservatorio, sed ŝi trovis la sistemon tie tro rigida kaj tradicia. Anstataŭe, ŝi akceptis aspirantajn geaktorojn en sia kompanio, trejnigis ilin, kaj uzis ilin kiel nepagitaj figurantoj kaj pormomentaj ludantoj.<ref> Skinner 1967, p. 292.</ref>
 
[[File:Sarah-Bernhardt-Ashton-Stevens.jpg|thumb|Bernhardt vizitas la ruinojn de [[San Francisco]] post la [[tertremo de San Francisco (1906)|tertremo]] kaj incendio, akompanata de la kritikisto Ashton Stevens (Aprilo 1906).]]
Bernhardt faris sian unuan usonan Adiaŭan Turneon en 1905–1906, la unua el kvar adiaŭaj turneoj kiujn ŝi faris en [[Usono]], [[Kanado]], kaj [[Latinameriko]], kun siaj novaj manaĝeroj, nome fratoj Shubert. Ŝi vekis polemikon kaj gazetaran atenton kiam, dum ŝia vizito de 1905 al [[Montrealo]], la romkatolika episkopo kuraĝigis siajn sekvantojn lanĉi ovojn al Bernhardt, ĉar ŝi portretis prostitutinojn kiel simpatiajn rolulojn. La usona parto de la turneo komplikiĝis pro la konkurenco inter la Shuberts kaj la povega asocio de teatroposedantoj kiu kontrolis preskaŭ ĉiujn el la ĉefaj teatroj kaj operejoj en Usono. Tiu asocio ne permesis eksterlandajn produktoroj uzi siajn scenejojn. Kiel rezulto, en [[Teksaso]] kaj [[Kansas-Urbo]], Bernhardt kaj ŝia kompanio devis ludi sub enorma cirkotendo, kun sidlokoj por 4,500 spektantoj, kaj en sketejoj en [[Atlanta]], [[Savannah]], [[Tampa]], kaj aliaj urboj. Ŝia privata trajno portis ŝin al [[Knoxville]], [[Dallas]], [[Denver]], Tampa, [[Chattanooga]], kaj [[Sallaga Urbo]], poste al la Okcidenta Marbordo. Ŝi ne povis prezenti en [[San Francisco]] pro la rezulto de la ĵusa [[tertremo de San Francisco (1906)|tertremo de 1906]], sed ŝi prezentiĝis tra la golfo en la Greka Teatro de la [[Universitato de KaliforniioKalifornio en Berkeley]], kaj faris deklamadon, titolitan ''A Christmas Night during the Terror'' (Kristnaska nokto dum la Teroro), por prizonuloj de la [[Ŝtata prizono San Quentin|prizono San Quentin]].<ref> Skinner 1967, pp. 288-289.</ref> Ŝia turneo pluis al [[Sudameriko]], kie ŝi trafis alian pli gravan okazaĵon: ĉe la fino de "La Tosca" en [[Rio de Janeiro]], ŝi saltis, kiel ĉiam, el la muro de la fortikaĵo por trafi morton en la rivero [[TiberTibero]]. Tiam, tamen, la matraco sur kiu ŝi devis supozeble fali estis malĝuste mislokita. Ŝi falis sur sia dekstra genuo, kiu jam estis damaĝita en antaŭaj turneoj. Ŝi svenis kaj estis forportita el la teatro sur [[brankardo]], sed ŝi malakceptis esti traktita en loka hospitalo. Ŝi poste navigis ŝipe el Rio al Novjorko. Kiam ŝi alvenis, ŝia kruro estis ŝveliĝinta, kaj ŝi devis resti senmova en sia hotelo dum 15 tagoj antaŭ reveni en Francion.<ref> Tierchant 2009, pp. 305–306.</ref>
 
En 1906–1907, la franca registaro finfine premiis al Bernhardt per la ``Legio de Honoro]], sed nur laŭ ŝia rolo kiel teatra direktoro, ne kiel aktorino. Tamen, la premio tiam postulis revizion de la morala nivelo de la premiitoj, kaj la konduto de Bernhardt estis ankoraŭ konsiderata skandala. Bernhardt malatentis la disdegnon kaj plue ludis kaj neofendajn kaj polemikajn rolulojn. En Novembro 1906, ŝi stelulis en ''La vierge d'Avila, aŭ La Courtisan de Dieu'', de [[Catulle Mendes]], ludante la rolon de [[Sankta Teresa]], sekve la 27an de Januaro 1907 de ''Les Bouffons'', de Miguel Zamocois, en kiu ŝi ludis la rolon de juna kaj amema mezepoka senjoro.<ref> Tierchant 2009, pp. 308–309.</ref> En 1909, ŝi denove ludis la rolon de la 19-jaraĝa Johana de Arko en ''Le procès de Jeanne d'Arc'' de Émile Moreau. Franca gazetaro kuraĝigis lernejanojn vidi ŝian personigon de la Francia patriotismo.<ref> Skinner 1967, pp. 295–96.</ref>
 
==Kariero==