Sarah Bernhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 204:
 
Spite la vundon de sia kruro, ŝi plue iris en turneon ĉiusomere, kiam ŝi propra teatro en Parizo fermiĝis. En Junio 1908, ŝi faris 20-tagan turneon en Brition kaj Irlandon, prezentiĝante en 16 diversaj urboj.<ref> Tierchant 2009, p. 310.</ref> En 1908–1909, ŝi turneis en [[Rusio]]n kaj [[Pollando]]n. Ŝia dua usona adiaŭa turneo (ŝia oka turneo en Usono) komencis fine de 1910. Ŝi kunportis novan ĉefaktoron, nome la nederlanddevena [[Lou Tellegen]], tre bela aktoro kiu estis laborante kiel modelo por la skulptaĵo ''Eterna printempo'' de [[Auguste Rodin]], kaj kiu iĝis ŝia kun-stelulo dum la venontaj du jaroj, same kiel ŝia akompananto al ĉiaj okazaĵoj, funkcioj, kaj festoj. Li ne estis partikulare bonkvalita aktoro, kaj havis fortan nederlandan akĉenton, sed li estis sukcesa en roloj kiaj [[Hipolito]] en ''Fedra'', kie li povis demeti sian ĉemizon kaj montri sian korpon. En Novjorko, ŝi faris alian skandalon kiam ŝi aperis en la rolo de [[Judaso Iskarioto]] en ''Judaso'' de la usona dramaturgo John Wesley de Kay. Ĝi estis prezentita en la novjorka Globe Theater dum nur unu nokto en Decembro 1910 antaŭ ĝi estos malpermesita de lokaj aŭtoritatoj. Ĝi estis malpermesita ankaŭ en [[Bostono]] kaj [[Filadelfio]].<ref> von Feilitzsch, Heribert (2012). In Plain Sight: Felix A. Sommerfeld, Spymaster in Mexico, 1908 to 1914. Amissville, VA: Henselstone Verlag LLC. p. 352. ISBN 0985031719.</ref> La turneo portis ŝin el Bostono al [[Jacksonville]], tra [[Misisipio]], [[Arkansaso]], [[Tenesio]], [[Kentukio]], Okcidenta [[Virginio]], kaj [[Pensilvanio]], al [[Kanado]] kaj [[Minesoto]], kutime laŭ ritmo de unu nova urbo kaj unu nova ludado ĉiutage.<ref> Tierchant 2009, pp. 317–318.</ref>
 
En Aprilo 1912, Bernhardt prezentis novan produktaĵn en sia teatro, nome ''Les amours de la reine Élisabeth'', nome romantisma [[ĝenrismo|ĝenrisma]] dramo de Émile Moreau pri la amaferoj de la [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|reĝino Elizabeto]] kun Robert Dudley kaj [[Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex|Robert Devereux]]. Ĝi estis luksa kaj multekosta, sed ĝi estis ekonomia sukceso, kiu daŭris tamen nur 12 prezentoj. Feliĉe por Bernhardt, ŝi kapablis forpagi siajn ŝuldojn per la mono kiun ŝi ricevis el la usona produktoro Adolph Zukor peo [[filmo|filma]] versio de la teatraĵo.<ref> Tierchant 2009, pp. 318–319.</ref>
 
Ŝi eliris por sia tria kaj lasta adiaŭa turneo en Usono en 1913–1914, kiam ŝi estis jam 69-jaraĝa. Ŝia kruro ne tute resaniĝis, kaj ŝi ne povis jam ludi tutan teatraĵon, nur elektitajn aktojn. Ŝi ankaŭ separiĝis el sia kun-stelulo kaj tiama amanto, nome Lou Tellegen. Kiam la turneo finis, li restis en Usono, kie li dum mallonge iĝis stelulo de [[muta kino|mutaj filmoj]], dum ŝi revenis en Francion en Majo 1913.<ref> Tierchant 2009, p. 320.</ref>
 
==Kariero==