Bestoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 75:
 
Laŭ [[Jean-Baptiste Lamarck]], bestoj "estas vivantaj organizitaj korpoj, provizitaj per partoj ĉiam iriteblaj, preskaŭ ĉiuj digestas la nutraĵojn, per kiuj ili sin nutras, kaj moviĝas, unuj per la sekvo de volo ĉu libera, ĉu dependa, la aliaj per tiuj de ilia ekscitita." Tiel ili diferenciĝas de la [[plantoj]]. Ekzemploj de bestoj estas [[hundo]], [[hamstro]], [[abelo]], [[baleno]], [[salmo]], [[mevo]] ktp. Laŭ diversaj difinoj de "besto" kaj "animalo" povas [[homo]] esti aŭ ne esti konsiderata besto, vidu [[#Lingva noto|lingvan noton]].
 
Homoj laŭlonge de la historio uzadis multajn aliajn bestajn speciojn por manĝo, ekzemple kaj ĉefe por akiri [[viando]]n, [[lakto]]n, kaj [[ovo]]jn; por materialoj, kiaj [[ledo]] kaj [[lano]]; kiel [[maskoto]]j; kaj kiel laborfortaj animaloj por atingi [[energio]]n kaj [[transporto]]jn. [[Hundo]]j estis uzataj por [[ĉasado]], dum multaj surteraj kaj akvaj animaloj estas ĉasataj por [[sporto]], [[distrado]] aŭ por akiri manĝon aŭ aliajn materialojn. Animaloj aperis en [[arto]] el la plej fruaj tempoj kaj same aperis en [[mitologio]] kaj [[religio]].
 
== Lingva noto ==