Bestoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 97:
La bestoj plenumas la jenajn bazajn funkciojn: manĝado, spirado, cirkulado, ekskrecio, reago, movado kaj reproduktado:
[[Dosiero:White-tailed_deer_(Odocoileus_virginianus)_grazing_-_20050809.jpg|eta|250px|Ekzemplo de [[Herbovorulo]]: [[Cervo]] kaj du cervidoj manĝantaj ĉe sama foliaro]]
; Reproduktado: La majoritato de la bestoj reproduktiĝas sekse pere de la produktado de [[Haploido|haploidaj]] [[gameto]]j. La seksa reproduktado helpas al kreado kaj plutenado de la genetika diverseco de populacio. Sekve, ĝi helpas al plibonigo de la kapablo de specio por evolui laŭ la ŝanĝoj de la medio. Multaj [[senvertebrulo]]j povas reproduktiĝi ankaŭ sensekse. La senseksa reproduktado originas descendaron genetike identan al la praularo. Tiu formo de reproduktado permesas, ke la animaloj plinombriĝu rapide.<ref name=miller />
 
Preskaŭ ĉiuj animaloj uzas ian formon de seksa reproduktaso.<ref> Knobil, Ernst (1998). Encyclopedia of reproduction, Volume 1. Academic Press. p. 315. ISBN 978-0-12-227020-8.</ref> Ili produktas haploidajn gametojn pere de [[mejozo]]; la plej malgrandaj, moveblaj gametoj estas [[spermatozoo]]j kaj la pli grandaj, ne-moveblaj gametoj estas [[Ovolo (bestoscienco)|ovoloj]].<ref> Schwartz, Jill (2010). Master the GED 2011. Peterson's. p. 371. ISBN 978-0-7689-2885-3.</ref> Tiuj fuziiĝas por formi [[zigoto]]jn,<ref> Hamilton, Matthew B. (2009). Population genetics. Wiley-Blackwell. p. 55. ISBN 978-1-4051-3277-0.</ref>, kiuj disvolvjĝas pere de [[mitozo]] en malgranda sfero, nome [[blastulo]]. Ĉe [[spongo]]j, blastulaj larvoj naĝas al nova loko, ligiĝas al la marfundo, kaj disvolviĝas en nova spongo.<ref> Ville, Claude Alvin; Walker, Warren Franklin; Barnes, Robert D. (1984). General zoology. Saunders College Pub. p. 467. ISBN 978-0-03-062451-3.</ref> Ĉe plej aliaj grupoj, la blastulo suferas pli komplikan rearanĝon.<ref> Hamilton, William James; Boyd, James Dixon; Mossman, Harland Winfield (1945). Human embryology: (prenatal development of form and function). Williams & Wilkins. p. 330.</ref> Ĝi unue disiĝas por formi [[gastrulo]]n jam kun digesta ĉambro kaj du separataj ĝermetavoloj, ekstera [[ektodermo]] kaj interna [[endodermo]].<ref> Philips, Joy B. (1975). Development of vertebrate anatomy. Mosby. p. 176. ISBN 978-0-8016-3927-2.</ref> Ĝenerale, ankaŭ tria ĝermotavolo, nome [[mezodermo]], disvolviĝas inter ili.<ref> The Encyclopedia Americana: a library of universal knowledge, Volume 10. Encyclopedia Americana Corp. 1918. p. 281.</ref> Tiuj ĝermotavoloj poste diferenciĝas por formi histojn kaj organojn.<ref> Romoser, William S.; Stoffolano, J. G. (1998). The science of entomology. WCB McGraw-Hill. p. 156. ISBN 978-0-697-22848-2.</ref>
; Manĝado: La majoritato de la bestoj ne povas absorbi manĝon; ili englutas ĝin. La bestoj evoluis diversmaniere por nutri sin. La [[herbivorulo]]j manĝas plantojn, la [[karnovorulo]]j manĝas aliajn bestojn; kaj la [[ĉiomanĝanto]]j nutras sin kaj el plantoj kaj el bestoj. La [[rubomanĝanto]]j manĝas materialon kaj vegetalan kaj animalan putriĝantan. La filtromanĝuloj estas akvaj bestoj kiuj filtras malgrajdajn organismojn kiuj flosas en akvo. La bestoj ankaŭ formas simbiozajn rilatojn, en kiuj du specioj vivas en tre forta mutua asociiĝo. Ekzemple [[parazito]] estas tipo de simbionta kiu vivas ene aŭ sur aliaj organismo, nome la gastiganto. La parazito nutras sin el la gastiganto kaj plej ofte faras ties malprofiton.<ref name=miller>Kenneth R. Miller, Biología, 2004, Prentice Hall, Masaĉuseco isbn=0-13-115538-5, paĝoj 658-659.</ref>
; Spirado: Ne gravas ĉu ili vivas en akvo au surtere, ĉiuj bestoj spiras; tio signifas, ke ili povas elpreni [[oksigeno]]n kaj elpeli karbonan dioksidon. Ĉar ili havas korpojn tre simplajn kun maldikaj muroj, kelkaj animaloj uzaz la disvastigon de tiuj substancoj tra la [[haŭto]]. Tamen, la majoritato de la bestoj evoluigis kompleksajn histojn kaj organikajn sistemojn por spirado.<ref name=miller />