Klavarseruro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 7:
Tiu tipo da seruro oni (mal)fermas per ŝlosilo kiu harmonias kun la seruro kaj havas bloketon kun diveraj noĉoj kiuj puŝas la klavojn en la ĝusta pozicio kaj tiel malblokas la [[riglilo]]n.
 
La klavoj (plej ofte 3 aŭ 4) estas metalaj lamenoj, plej ofte el [[latuno]], kun H-forma noĉo en la mezo. La subaj partoj de ili troviĝas dum paŭza pozicio je diversaj altoj. Ili povas movi supren kaj malsupren, plej ofte ĉirkaŭ [[ĉarniro|ĉarnirpunkto]]. Tra la noĉo estas [[kamo]] kiu estas ligata kun la [[ŝkotoriglilo]]. En la paŭza pozicio tiu kamo troviĝas en unu el la supraj anguloj de la H-forma noĉo.
 
Kiam oni turnas la ŝlosilon en la seruro, la bloketo puŝas kelkajn klavojn iom pli kaj aliaj iom malpli supren. Se la ĝusta ŝlosilo estas uzata, la klavoj tiam precize havas la ĝustan pozicion, tiel ke la kamo de la ŝkotoriglilo povas povas movi tra la horizontala trabo de la H al la alia flanko.
 
Samtempe kun la levo de la klavoj parto de la bloketo de la ŝlosilo falas en triangulan noĉon en la ŝkoto (nevidebla sur la foto ĉar la klavaro kovras tiun parton). Je la plej alta punkto la ŝkoto estas (mal)fermŝovata per la ŝlosilo, se ĉiuj klavoj estas en la ĝusta pozicio.