Biciklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 167:
 
Sporta biciklado ne nepre por profesia konkurenco sed kiel ĉiutaga (aŭ almenaŭ kelkajn fojojn semajne) kutimo farita ĉefe de personoj kiuj post aŭ antaŭ la labortempo dediĉas sin al biciklado pli ol unu horon kaj eĉ ĉirkaŭ tri aŭ kvar. Tiu [[hobio]] iĝis en kelkaj areoj ege populara (eble ĉefe inter viroj el 15 al 50 jaroj). Tiuj amatoraj sportistoj celas nur bonan ekzercadon kaj vivnivelon, elspezas sufiĉe multe por taŭgaj bicikloj, vestaĵaro, aparataro ktp., kaj tre ofte faras tion laŭ malgrandaj grupoj, helpante la [[interhelpo]]n. Dekomence tio okazis (kaj ankoraŭ okazas) sur ŝoseoj, sed parto de ŝoforoj de aŭtoj, kaj pli terure de [[kamiono]]j (aŭ eĉ aŭtobusoj), ne respektas la distancon de sekureco por preteriri kaj aŭ pelas biciklistojn per la ventoforto aŭ rekte frapas ilin. La rezulto estis tro ofte mortigo de biciklistoj.<ref>Nur en Hispanio 805 mortoj en la unua jardeko de la 21a jarcento, ĉefe sur ŝoseoj, sed ankaŭ en urboj. J. J. Gálvez, ''Los 400 ciclistas que dejaron de pedalear'', [[El País]], 9a de Majo 2017, [https://politica.elpais.com/politica/2017/05/08/actualidad/1494241879_927343.html] Alirita la 28an de Majo 2018.</ref> Pro tio multaj amatoraj biciklistoj preferas sportadi laŭ kamparaj vojoj, kie aŭtoj malabundas, aŭ eĉ tute neeblas kiel ĉe ruraj [[pado]]j. Tiele la plej uzataj du modeloj de bicikloj kongruas kun la du tipoj de biciklaj sportoj, nome kur-bicikloj kaj montobicikloj.
 
== Biciklado kaj Esperanto ==
[[Dosiero:Ĉu bicikli - jes nature.jpg|eta|220px|La plaketa insigno "Ĉu bicikli? Jes nature!" ekde printempo 1980 (iom post la fondo de la asocio [[BEMI]]) varbas por biciklado inter esperantistoj]]
En [[1928]]-[[1932]], [[Lucien Péraire]] trairis Eŭropon kaj Azion danke al biciklo kaj Esperanto.
 
En 2011, [[Listo de ĉinaj esperantistoj|ĉina esperantisto]] Hans NGO partoprenis en la [[Ultrabiciklado|ultrabicikla]] '[[Randonneur(-biciklanto)|randonneur]]'-konkurso Parizo-Brest-Parizo<ref>[[Biciklista Esperantista Movado Internacia|BEMI]]</ref>.
 
BEMI aŭ [[Biciklista Esperantista Movado Internacia]] estas la asocio de la esperantlingvaj biciklantoj kaj iliaj geamikoj. BEMI provas ĉiujare funkciigi biciklan karavanon al la [[Universala Kongreso de Esperanto]]. Krome ĝi estras diskutliston kaj ankaŭ komencis krei biciklan vortareton en dudeko da lingvoj<ref>BEMI - [http://bemi.free.fr/biciklo/ multlingva bicikla leksikono]</ref>. BEMI estas faka sekcio de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo|TEJO]] ''(Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)''
 
== Bicikloj kaj filmoj ==