Biciklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 74:
===Kadro===
{{Ĉefartikolo|Biciklokadro}}
[[Dosiero:Bicycle frame mtb hardtail.jpg|thumb|right|Ŝtala biciklokadro de [[montobiciklo]].]]
La granda majoritato de modernaj bicikloj havas [[kadro]]n kun rekta sidloko kiu aspektas multe kiel la unuaj ĉen-movataj bicikloj.<ref>Herlihy 2004, pp. 200–50. pp. 266–71. p. 280.</ref> Tiuj vertikalaj bicikloj preskaŭ ĉiam montras la diamantoforman kadron, nome [[Ĵaluzio (strukturo)|ĵaluzio]] konsista el du trianguloj: nome antaŭa triangulo kaj malantaŭa triangulo. La antaŭa triangulo konsistas el antaŭtubo, supra tubo, malsupra tubo, kaj seltubo. La antaŭtubo enhavas la aparataron kiu ebligas ke la [[Bicikla forko|forko]] turniĝu milde por stirado kaj ekvilibro. La supra tubo konektas la antaŭtubon al la seltubo pinte, kaj la malsupra tubo konektas la antaŭtubo al la akso de la [[pedalo]]j. La malantaŭa triangulo konsistas el la seltubo, la selforko kaj la baza forko. La bicikloĉeno funkcias paralele, konektante la pedalan akson al la malantaŭa akso, kie funkcias la irado de la malantaŭa rado. La selforko konektas la pinton de la seltubo al la malantaŭa akso.