Biciklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 78:
 
Historie, la kadroj de bicikloj por virinoj havis supran tubon kiu konektis en la mezo de la seltubo anstataŭ ĉe la pinto, rezulte en pli malalta aspekto kontraŭ pli sekura struktura integreco, ĉar tiu sistemo metas fortan pezon en la seltubon, kaj tiele la biciklokadraj partoj estas tipe malforte flekseblaj. Tiu dezajno, referencata kiel porvirina kadro aŭ malferma kadro, ebligas la rajdant(in)on rajdi kaj malrajdi laŭ pli digna maniero eĉ vestante [[jupo]]n aŭ [[robo]]n. Dum kelkaj porvirinaj bicikloj plue uzas tiun kadrostilon, estas ankaŭ variaĵo, nome miksa, kiu disigas la supran tubon flanke en du pli fajnaj pintotuboj kiuj subtenas la seltubon kaj konektas kun la malantaŭa forko. Tiu facileco rajdi kaj malrajdi estas aprezata ne nur de virinoj, sed ankaŭ de viroj kiuj uzas longajn vestojn (kiel [[pastro]]j aŭ tradicivestaj islamanoj) kaj ankaŭ de ĉiaj personoj kun limigita fleksebleco por ajna problemo ĉe artikloj.
 
Porvirinaj kadroj estis tre popularaj parte pro praktikaj tialoj kaj parte pro sociaj moroj tiamaj. Dum plej el la historio de la populareco de bicikloj virinoj vestis longajn jupojn, kaj tiele la malalta framo estis pli komfortaj ol tiuj kadroj kun supra tubo. Krome, estis konsiderata "nevirineca" ke virinoj malfermu siajn krurojn por ekrajdi aŭ malrajdi - eĉ en pli konservemaj tempoj aŭ medioj (kaj foje eĉ ankoraŭ) virinoj kiuj rajdas biciklojn estas fifamitaj kiel nemoralan aŭ maldecaj. Tiuj praktikoj estis similaj al la malnova praktiko [[ĉevalrajdado|ĉevalrajdi]] selflanke.
 
== Detala vortoprovizo pri biciklo ==